Diskuto:Mistraso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kie oni povas kontroli ke en esperantlingva literaturo egzistis vorto "Mistraso"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:17, 12 Nov. 2015 (UTC)

En la pinto de via nazo. Mi pardonpetas, ke mi estas tiom malĝentila kun vi (nur kun vi) sed vi estas laciga. Unue mi ne titolis la artikolon, kial mi direktas vin al mi?, direktu vin al dio. Due, se en greka origine kaj en aliaj lingvoj la nomo estas Mistras, ĉu en Esperanto ne estus Mistraso, sendepende de ĉu estas aŭ ne ie referenco. Bonvolu fari ion utila kaj lasu min pace.--kani (diskuto) 17:40, 6 Dec. 2015 (UTC)
Mi petas, skribu sen persona atako. Mi pensas ke rememorigi pri Vikipedio:Ne faru originalan esploradon estas utila. Eble estos "Mistraso" sed mi pensas ke estas melbone ke vorto estas unue espertigita en Vikipedio. Jes Vi ne titolis, do mia demando estas ĉefe al @Marcog: Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:19, 6 Dec. 2015 (UTC)
Bedaŭrinde mi ne ensalutis dum multa tempo, do mi vidis ĉi tiun diskuteron nur nun. La artikolo estis parto de traduka konkurso, kaj mi demandis Grekan amikon pri taŭga traduko de la urbonomo. Ŝi diris Mistraso paralele al Patraso kaj tiun vorton mi uzis, ne trovinte ion alian. La regulo pri originala esplorado ne tute aplikiĝas ĉi-kaze, ĉar ĝi parolas pri enhavo de artikolo, ne ĝia nomo. La logiko tie estas, ke estas ege facile ŝanĝi la nomon de artikolo se ĝi estas malĝusta, sed estas treege malfacile distingi originalajn de neoriginalaj partoj enhave. Do, se vi malŝatas la nomon de la artikolo, bv petu ŝanĝon. Marcog (diskuto)