Diskuto:Monofiletika

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas problemoj pri la terminoj en ĉˆtiu artikolo. Laŭ NPIV:

filumo 1. Sistematika unuo (phylum) ampleksanta parencajn klasojn, kun rango inter subregno kaj superklaso. 2 (evitinda) = klado 1.

klado 1 Grupo (cladus) de vivuloj inter si vere parencaj, t.e. devenantaj el la sama prataksono, kaj responda al ia ajn sistematika unuo (ekz. raso, specio, genro, familio, filumo). 2 = (arkaika) filumo 2. kladiko: Metodo, kiu celas kiel eble plej objektivan klasifikon de la kladoj, bazitan sur iliaj evoluaj rilatoj... kladogenezo: Estiĝo kaj evoluo de la kladoj (ekz. kladogeneza arbo de la plantoj...) unuklada, duklada, plurklada. Sistematika grupo konsistanta el nur unu, du, aŭ pluraj kladoj. —La komenton aldonis, sen subskribo, Donald Rogers (diskuto • kontribuoj)