Diskuto:Monumento de Vikipedio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mi estas tro da ruĝaj ligiloj en la nuna artikolo. Mi certe dezirus artikolon pri la organizaĵo Stowarzyszenie Wikimedia Polska, kaj ankaŭ pri la institucio Collegium Polonicum kaj ties du fonaj institucioj, la universitatoj de Frankfurto ĉe Odro kaj Poznano, do bonvenigas tiujn du ruĝajn ligilojn. Sed artikolo pri la frankfurta placo en Słubice aŭ pri iu alia placo de la urbo aŭ pri iu alia placo aŭ strato de apuda urbo estas en ordo kaj bonvena kiam ĝi ekzistas, sed ne estas vikipedia prioritato, al kies kreo oni devus alvoki per averta koloro de ruĝa ligilo. Same pri la personoj indikitaj - artikoloj pri ili bonvenus, sed ne nepre postulendas. ThomasPusch (diskuto) 07:37, 18 Okt. 2014 (UTC)

Aparte de tio, antaŭvideble ie en la mondo iam ekestos dua monumento pri vikipedio, kaj tiam necesos alinomigi la nunan titolon "monumento de Vikipedio en Słubice" (aŭ "monumento pri Vikipedio...", majuskle aŭ minuskle). Sed ĝis tiu momento la titolo principe povas resti kia ĝi estas nun. ThomasPusch (diskuto) 10:13, 18 Okt. 2014 (UTC)
PS: Mi ĵus pretervidis, ke artikolo pri la Universitato Adam Mickiewicz ja jam ekzistis - al ĝi mi nur aldonis informkeston. Artikoleton pri la Eŭropa Universitato Viadrina mi ĵus mem kreis. Do el la laŭ mi ĉi-kontekste kreindaj artikoloj restas nur tiu pri la organizaĵo Stowarzyszenie Wikimedia Polska kaj tiu pri la institucio Collegium Polonicum. ThomasPusch (diskuto) 11:46, 18 Okt. 2014 (UTC)
Bone, ni pensas, ke la titolo "monumento pri Vikipedio estas pli esperantisteca. Merkredarondo (diskuto) 17:01, 22 Okt. 2014 (UTC)