Diskuto:Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:NASA)

Malelstarigo[redakti fonton]

La artikolo perdis elstaran statuson, vidu balotpaĝon. --KuboF (diskuto) 23:02, 30 Jan. 2013 (UTC)

Salutaj Problemoj[redakti fonton]

Mi ensalutis je la 5-a de Oktobro kaj la 6-a de Oktobro; kaj kiam mi konservis miajn ŝanĝojn mia nomo ne aperis en la historio. Mi ne scias la kialon.

f3meyer 2005-10-06 11:43 UTC

Pramo aŭ Navedo[redakti fonton]

Post iom da pensado kaj deziro ke Vikipedio estu tiel konsista kiel plej eblas, mi ŝanĝas "pramo" al "navedo" en tiu ĉi artikolo. Se iu kontraŭas tion ĉi, bonvolu diskuti vian vidpunkton tie ĉi.

f3meyer 2005-10-30 5:12 UTC


Estimato f3meyer. Mi tute akordas kun vi, ke la Vikipedio estu konsekvenca pri ĝia terminaro, tamen me preferas la terminon "kosmopramo" pli ol "kosma navedo" pro la sekvantaj kialoj.
  • Laŭ la vortaro de la "Astronomia Esperanto-klubo" http://at.komputilo.org, kosmopramo estas traduko de la angla "Space Shuttle".
  • Laŭ ReVo, "navedo" egalas al "shuttle", sed kun la senco: "Malgranda, ĝenerale ligna ilo, kun pintaj ekstremoj, helpe de kiu teksisto pasigas sur la teksmaŝino la veftofadenon inter la varpofadenojn.", t.e., angle, mi dirus "the shuttle on a loom or weaving machine". La Space Shuttle, certe ne estas ligna ilo, kvanvam ĝi iras kaj revenas kiel navedo/shuttle.
  • Laŭ mi, la vorto "pramo"/angle: "ferry", pli taŭgas, ĉar la rilatoj "ŝipo - pramo" kaj "kosmoŝipo - kosmopramo" estas konsekvencaj, kaj logikaj, ĉar la ŝipo kaj pramo ambaŭ estas surmaraj veturiloj (ĝenerale).
Ĉi sekvante estas citaĵo el la artikolo Kosmopramo (parton de kiu mi mem skribis, sed ne la tutan)
La kutima usona vorto por ĝia ĉefa kosmo-aviadilo, shuttle (navedo), aludas ĝian kapablon plurfoje iri eksterteren kaj reveni. La originala koncepto por la navedo estas ke ĝi flugus inter tero kaj kosmo ĉiuduasemajne, tamen en praktiko pasas kelkaj monatoj inter flugoj.
Aliaj lingvoj parte prenis tiun vorton sentraduke, aliaj tradukis ĝin, aliaj parolas pri "spaca pramo" aŭ eĉ "spaca omnibuso"; la ĉeĥa lingvo uzas la vorton raketoplán, en kiu la vortparto "-plan-" devenas de la franca verbo planer (gliti, ŝvebi). En la portugala lingvo oni nomas ĝin vaivem espacial, laŭlitere kosma iras-revenas. Laŭ la tradicia uzado de Esperanto la vorto kosmo pli indas ol la ambigua vorto spaca (kiu povus signifi kun granda areo, volumeno, aŭ io simila), kaj la reta fakvortaro de la Astronomia Esperanto-klubo (AEKo) rekomendas la termo kosmopramo.
Kiam mi komencis artikolon pri Projekto Apollo, baldaŭ mi rimarkis la ĥaoson en nia Vikipedio pri "kosma" terminaro. Mi trovis tute inter-miksatajn terminojn: astronaŭto, kosmonaŭto, spacoŝipo, kosmoveturilo, kosmoŝipo, spacopramo, spaca navedo, kosma navedo, spacnavedo, spacpramo, raketoplano, spacraketo, spacoraketo, kosma esplorado, spacesploro, ktp, ktp. Ĥaosego! Do, post iom da diskuto en Diskuto:Apollo (kosmoŝipo) kaj alie, ĉiuj akordis pri preferinda uzo de la termino "kosmo", kaj mi ŝanĝis "spaco"-n al "kosmo"-n kie ajn mi trovis ĝin. Ankaŭ mi ŝanĝis tutaj versioj de "Space Shuttle" al "kosmopramo". Ĝis nun. Ĝis trovinte vian komenton ĉi tie supren!
Mi esperas, ke via celo estis simple fari konsekvenca la Vikipedian terminaron pri Space Shuttle. Do, se vi ne kontraŭ-opinias tro forte pri la konsekvenca uzo de "kosmoprama" en la tuta artikolaro, mi proponas ke mi ŝanĝos ĉi tiun artikolon konforme kun la aliaj, uzante "kosmopramo" anstataŭ "kosma navedo".

Kion vi pripensas? Amike, Le Hibou 02:11, 10. Dec 2005 (UTC)

Ĉu kosmonaŭtoj estas misiistoj?[redakti fonton]

La esprimo "misio", ofte uzata en tiu ĉi artikolo, ne ŝajnas tute trafa; neniu el la du NPIV-aj signifoj (politika komisio, religia komisio) taŭgas. La vorto "komisio" estus pli taŭga; miaimprese la vere celata signifo estas "subprojekto". Ĉu iu scias trafan esprimon?

Umberto 12:25, 7. Maj 2006 (UTC)

Pri la ŝablono "sen fontoj"[redakti fonton]

Ekde novembro 2012 gluiĝas ĉi tie la ŝablono "sen fontoj" minacanta pri forpreno de la artikolo se ne aldoniĝas eksteraj referencoj. La kriterioj por elstaraj artikoloj starigitaj en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto en elstara artikolo estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio plurfoje rememorigis Marcos. Por tute normala artikolo la postuloj nepre ne rajtas esti pli altaj ol por elstaraj artikoloj. Do: Kiu dubebla aserto estas en la artikolo? Se ne notiĝas respondo al tiu demando, la ŝablono post 10 jaroj da minaco jam devas esti forprenata. Kompreneneble eksteraj referencoj ĉiam bonvenas. Sed efektive ne funkcias per minaco kaj ĉantaĝo elpremi ilin. ThomasPusch (diskuto) 07:45, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]