Diskuto:Nazireato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi kopias la diskuton pri nova artikoleto nazireo, neekzistanta ŝaine en alilingvaj vikipedioj, ankaŭ ĉi tien:

Ŝajne ne estas alilingva korespondo. Mi proponas konverti tiun ĝermeton en alidirektilo al Nazireato.--kani (diskuto) 11:30, 5 feb. 2018 (UTC)[Respondi]

Prave. Kaj plie: Ŝajnas al mi ke en pli multaj lingvoj la baza artikolo nomatas laŭ la homo, ne laŭ la ismo, do bonus komenci la tekston per
Citaĵo
 "la Hebrea Biblio, nazireo (hebree נָזִיר, Nazir, tradukebla pli malpli per "asketo"), estas homo sindediĉa al Dio per la konsekva religia vota promeso sekvi iujn rigidajn moralajn kaj asketajn... 
Ĉu entute estas literaturaj referencoj ke en Esperanto la termino "Nazireato" por la ismo ekzistas kaj ĝenerale uzatas? Pravigoj ekster la ebla argumento ke "temas pri vorto en la itala kaj hispana, kiu en tiuj lingvoj finiĝas per "-o", kaj do taŭgas por nova esperantlingva substantivo". Mi principe uzatus la simplan terminon "Nazireismo" por la ismo.
Cetere, kion signifu la posta pseŭdovorto "precepto" en la unua frazo??
Aidas (diskuto) 07:20, 11 feb. 2018 (UTC)[Respondi]