Diskuto:Pandemonio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi forigis la refojan priskribon de la Hispana Opo, kiun oni trovu en la koncerna artikolo. Ankaŭ la sekvan frazon: "Pandemonion oni rigardas kiel mejloŝtonon en la evoluo de la esperantlingva literaturo ĉar kontribuis al ĝia moderniĝo kaj solidiĝo cent jarojn post la kreado de la lingvo." Ĝi neniel respondas al la realo de nia literaturhistorio, bedaŭrinde...! ;-) - jc

PS: Mi tuj korektos la mencion de "Mi" kiel poemo: ĝi estas ja rakonto, kaj tiel listigis ĝin la enhavtabelo de la libro. - jc

indas kaj endas bloki la anonimulon 87.217.188.60[redakti fonton]

... kies malenciklopediecan malfaron mi ĵus malfaris. Oni vidu ankaŭ la diskuton ĉe Hispana Opo - jc