Diskuto:Pasteĉo
Karaj, la esperanta vorto "pasteĉo" tute ne signifas 'patê'. "Pasteĉo" estas la angla 'pie', portugala 'empada', eŭrop-hispana 'empanada' (aŭ 'pastel', ekz-e 'de carne').
Bv. vidi la difinon en PIV:
pasteĉ/o 🍴 Hakita spicita viando, fiŝo aŭ legomo, bakita en tegaĵo el (ofte foliigita) pasto aŭ en terpoto: folibeta, viandhaketaĵa, anserhepata pasteĉo; rusa pasteĉo (kun viando, fiŝo, brasiko, ovoj, marmelado k.a.
Susomoinhos (diskuto) 06:31, 23 apr. 2018 (UTC)
- Mi tute konsentas kun Susomoinhos. Vortaro Tulio Flores (https://vortaro.esperanto.org.br/) prezentas kiel tradukon de la portugallingva "patê" la vorton "pasto". Por ne estigi konfuzon kun ĉiaspeca pasto, ĉe ni ni uzas la vorton "ŝmirpasto". ĝi ja ŝmireblas sur pantranĉaĵoj, ekzemple.
- Ivanĉjo, 16 Majo 2022, 20h51min UTC 2804:D55:F99:5A00:4139:9964:CDED:5782 20:52, 16 maj. 2022 (UTC)