Diskuto:Pasteĉo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karaj, la esperanta vorto "pasteĉo" tute ne signifas 'patê'. "Pasteĉo" estas la angla 'pie', portugala 'empada', eŭrop-hispana 'empanada' (aŭ 'pastel', ekz-e 'de carne').

Bv. vidi la difinon en PIV:

pasteĉ/o 🍴 Hakita spicita viando, fiŝo aŭ legomo, bakita en tegaĵo el (ofte foliigita) pasto aŭ en terpoto: folibeta, viandhaketaĵa, anserhepata pasteĉo; rusa pasteĉo (kun viando, fiŝo, brasiko, ovoj, marmelado k.a.

Susomoinhos (diskuto) 06:31, 23 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi tute konsentas kun Susomoinhos. Vortaro Tulio Flores (https://vortaro.esperanto.org.br/) prezentas kiel tradukon de la portugallingva "patê" la vorton "pasto". Por ne estigi konfuzon kun ĉiaspeca pasto, ĉe ni ni uzas la vorton "ŝmirpasto". ĝi ja ŝmireblas sur pantranĉaĵoj, ekzemple.
Ivanĉjo, 16 Majo 2022, 20h51min UTC 2804:D55:F99:5A00:4139:9964:CDED:5782 20:52, 16 maj. 2022 (UTC)[Respondi]