Diskuto:Planto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Redaktante Diskuto:Planto

artikolo verda planto[redakti fonton]

Ĝi estas ankaŭ artikolo verda planto.

Pri la titolo[redakti fonton]

Mi pensas, ke tiu ĉi artikolo estas malĝuste titolita. Laŭ Vikipedio:Nomoj de titoloj, la nomo devus esti Planto, ne Plantoj. Sed ekzistas jam amaso da ligiloj ĉi tien. Ĉu iu el tiuj povas pravigi la pluralan formon de la titolo? Se ne, ni movu la artikolon!
--VerdLanco (diskutu) 18:30, 29. Dec 2004 (UTC)

Ĝi korektas laŭ tiu gvidilo: "aferoj kiuj nature apartenas al grupo aŭ aro". La homo kiu komencis la artikolon certe pensis pri la biologia regno. Iel tiu gvidilo notas nur pri zoologiaj klasoj ~ "Zoologiaj unuoj superaj al la genroj: lacertuloj, reptilioj" --Raoni Sousa 10:04, 2. Sep 2006 (UTC)

Propono kunigi[redakti fonton]

Mi proponas ke la artikoloj Plantoj kaj Vegetaĵo estu kunigitaj en kreota artikolo, Vegetaloj. Unue, la du artikoloj temas pri la sama afero. Due, la vorto havu j-finaĵon, ĉar temas pri biologia regno. Trie, la vorto "vegetalo" estas pli proksima al "animalo"; ambaŭ aferoj historie kaj science estas konsiderataj iasence kontraŭstaraj. Kvare, "planto" laŭ la Fundamento temas pri ago plant, ne aĵo plant. --Raoni Sousa 10:14, 2. Sep 2006 (UTC)

Mi kredas ke ni devas kunigi, krom sub Plantoj (aŭ Planto). La scienca termo estas (en la latina lingvo) Plantae, do la esperanto vorto Planto shajnas taŭgi pli bona ol Vegetaĵo. En la PV, planto = vegetajho. Mi ne certas pri la Fundamento. Sed mi samopinas ke ni ne bezonas du artikolojn. Kingdon 04:04, 23. Nov 2006 (UTC)

Redaktante Diskuto:Vegetalo


Mi vidis, ke la datoj de la diskuto estas eksmodaj kaj neniu faris ĝin. Mi opinias, ke estas sufiĉaj kialoj por la kunigo kaj mi faris ĝin. Eble ne tre akurate ĉar mi estas iom fuŝa, sed kiu malkaŝos mian fuŝaĵojn bv. korekti ilin. --Kanikanikani 22:06, 13. Sep 2007 (UTC)

Neniam estis konsento pri tio, ke la titolo post kunigo estu "vegetalo". Mi nun kontrolis en la Tekstaro de Esperanto, kaj la rezulto por la diversaj nomoj estas jena:
  • "planto": 146
  • "vegetal": 6
  • "vegetaĵ": 42
  • "kreskaĵ": 190
Aldone mi menciu, ke la plej multaj trafoj por "kreskaĵ" estas en verkoj de antaŭ 1920, dum "planto" klare superregas nun.
Aldone problemo kun "kreskaĵo", "vegetaĵo" kaj "vegetalo" estas ke ili ankaŭ povas esti uzataj en pli larĝaj sencoj (do por vivaĵoj kiuj ne estas en la regno "Plantae"). Nur "planto" estas klare limigita al la regno "Plantae".
La fakto, ke "plantoj" similas al la latina nomo "Plantae", estas aldona kialo por konsideri ĝin bona termino en scienca uzo.

Tial mi nun ŝanĝas la titolon al "planto". Marcos 17:14, 8. Jun 2008 (UTC)