Diskuto:Proparolanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu pro-parolanto? Kial "pro"?[redakti fonton]

Bedaŭrinde mi ne vere komprenas la vorton. La homo parolas, jes. Sed oni ne celas ke ri parolas "pro" io, ĉu? Laŭ mi ri parolas eble "por" io. Kion opinias aliaj? --Lu (diskuto) 15:07, 11 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Ankaŭ por mi estas stranga, cetere la hungaroj diras:"vorto-portanto". Tamen mi akceptas, ĉar ĝi troviĝas en PIV. Alia strangeco, ke ĝi estas profesio, kial ne proparolisto? --Crosstor (diskuto) 10:39, 11 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
La vorto "proparolanto" bonas. eo.wiktionary.org/wiki/proparolanto Sed "proparolisto" bonas ankaŭ, eble eĉ pli (3 trafoj en tekstaro). Temas ja pri profesio. Taylor 49 (diskuto) 19:42, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]