Diskuto:Puatiero

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hodiaŭ finiĝis diskuto ĉu pravigeblas ŝanĝo de la artikola titolo de "Poitiers" al esperantlingva nomo "Puatiero", kaj la rezulto estis subteno de la ŝanĝo. Kompreneble alidirektilo de la franca al la nova nomo en la esperanta vikipedio ĉiam restos, sed teknike utilas se grandaj urboj povas havi esperantigon: alikaze jam malfacilas la nomojn entute uzi en akuzativa formo, kaj kreo de kombinoj de aliaj vikipediaj artikoloj kun la urbonomo ankaŭ signife pli facilas se la nomo estas esperantlingva. La rezulton de la diskuto eblas nun ankoraŭ legi en Vikipedio:alinomendaj artikoloj, post arkivigo pli-malpli post semajno en Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2023/Marto (ĉar la diskuto komenciĝis en marto). ThomasPusch (diskuto) 14:50, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]