Diskuto:R-eca konsonanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Artikol-nomo[redakti fonton]

Anticipieble, iuj eble opinios ke "rh" estas ne sufiĉe prononcebla en Esperanto. La nuna nomo devenas de la antikva greka por kiu laŭdire transkribe "rh" signas senvoĉan "r". PIV 1970 entenas la radikon rota/ kiel nomo de koncerna greka litero.

Mi povos subteni nomŝanĝon de la artikolo kondiĉe ke unue okazos ĝenerala diskuto pri la (mal)meritoj de proponitaj novaj nomoj. Bill O'Ryan 02:08, 11. Jul 2007 (UTC)

Laŭ mi la artikolnomo estas terura. Enkonduki en la Esperantan Vikipedion novradikon ĝis nun tute ne uzatan en Esperanto estas io ĝenerale evitinda, kaj laŭ mi nur permesebla se vere neniel troviĝas alia solvo. Ĉi-kaze ankoraŭ aldoniĝas la fakto, ke ĉi tiu novradiko ne estas prononcebla en Esperanto: La "r" devas esti voĉa, la "h" senvoĉa kaj la "o" denove voĉa, ĉio en unu silabo ("r" ne povas formi apartan silabon en Esperanto); tio simple ne eblas.
Eblas tute bone uzi la sen-novradikan esprimon "R-eca konsonanto", kiu tute bone kaptas la intencitan signifon. Mi do nun ŝanĝas la titolon al "R-eca konsonanto". Marcos 21:38, 12. Jul 2009 (UTC)