Diskuto:Refilmado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu refilmigo?--Verdulo (diskuto) 09:12, 16 Okt. 2012 (UTC)

Mi ĝenerale uzas la esprimon "refaro" (filma refaro, refaro de filmo...). --Dominik (diskuto) 09:23, 16 Okt. 2012 (UTC)
Mi pensas, ke kaj refilmigo kaj refaro estas taŭgaj. Sed la unua ŝajnas al mi pli klara. Do ni alinomigu al refilmigo kaj kreu la alidirektilon refaro. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 09:39, 16 Okt. 2012 (UTC)
"filmigi" ne ekzistas, "refilmigo" ankaŭ ne. "Refilmado" ŝajnus al mi pli logika. --Dominik (diskuto) 10:55, 16 Okt. 2012 (UTC)
Bone, Dominik. Tiam ni ŝanĝu la titolon al Refilmado. Filmi ja mem estas jam transitiva, tiel ke -ig- estas superflua por transitigi ĝin, ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 11:18, 16 Okt. 2012 (UTC)
Prave, -ig- estas superflua. Mi longe cerbumi antaŭe kiel traduki la anglan esprimon "remake" kaj "Refilmado" ŝajnas tute taŭga. --Dominik (diskuto) 11:33, 16 Okt. 2012 (UTC)
Fakte la preciza traduko de la angla "remake" estas refaraĵo.--Verdulo (diskuto) 09:17, 17 Okt. 2012 (UTC)
Laŭ tiu ĉi diskuto mi ĝin alinomigis al Refilmado. --KuboF (diskuto) 04:23, 12 Nov. 2012 (UTC)

Fakte dum ioma polurigo de la artikolo mi rimarkis ke eble vere bonus ke ĝi titolu iom pli ĝenerale, prefere jam menciita Refaro. Ankaŭ alilingvaj artikoloj temas pri ĝenerala refaro kaj ne nur pri la filma. Kaj sekve ni povas havi artikolojn kiel Filma refaro, Videoluda refaro ktp. --KuboF (diskuto) 04:35, 12 Nov. 2012 (UTC)