Diskuto:Regau

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo nun komenciĝas per:

Regaŭ[mankas fonto] - germane Regau - estas komunumo en distrikto...

En kiu lingvo estu la indikata precipa loknomo Regaŭ? Esperanto ne povas esti, ĉar evidente nomo de loĝloko estas substantivo kaj tie mankas -o-finaĵo, sed la germana ankaŭ ne povas esti, ĉar en la moderna germana tute ne plu ekzistas litero ŭ kaj la germana nomo ĉiukaze sekvas poste. La kvin literoj estas nur proksimigo al esperanta klarigo pri elparolo de la germana nomo, do povus aperi en la teksto "Regau - prononco [RE:gaŭ] - estas...". La vikipedia teksto govio tamen indikas veran esperantlingvan nomon por la regioneto, nome Regovio (vidu tie). Sed en la esperanta vikipedio estas la regulo nur esperantigi pli grandajn administrajn unuojn, kaj tiu ĉi nuntempa komunumo laŭ mi ne nomeblas "pli granda administra unuo". Do mi dubas ĉu sencas disvastigi nomon de postulata "historia regno Regovio", kiu ĉiukaze estus senkompare pli eta ol la historiaj regionoj Algovio, Argovio, BrisgovioHenegovio.

Mi proponas ŝanĝi la tekstokomencon al formo "Regau - prononco [RE:gaŭ] - estas...", kaj eventuale en la paĝo govio elpreni la ekzemplon Regovio - krom ke lokaj esperantistoj trovas dokumentajn fontojn, referencojn kiuj pruvus ke iam estis loka Esperanto-klubo kiu uzis la vorton "Regovio". Mi dubas pri tio.

Sed provizore la indiko "[mankas fonto]" povas alvoki al nomado de eventualaj pliaj fontoj. Ĝis la fino de la monato decembro 2022 sufiĉu la tempo de atendado. Poste iu povos forpreni la nomon Regaŭ ĉie el la teksto, sen plia diskuto, nur kun eta noto en tiu-ĉi diskutpaĝo. ThomasPusch (diskuto) 23:40, 4 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Post pliaj 11 monatoj da atendado mi nun forigis la dubindan formon Regaŭ el la teksto. La silabo "gaŭ" daŭre troveblos en la indiko pri prononco de la germana vorto, sed tia teknika "indiko pri prononco" kompreneble ne estas memstara vorto. ThomasPusch (diskuto) 13:39, 21 nov. 2023 (UTC)[Respondi]