Diskuto:Rjazan

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantigo[redakti fonton]

La loĝloko estas sufiĉe grava, pri tio indas decidi aparte, kiu esperantigo estus pli oportuna:

  1. Rjazan (kaj Rjazana provinco)
  2. Rjazano (kaj Rjazana provinco)
  3. Rjazanj (kaj Rjazanja provinco)

Tiu nomo, kiun oni finfine elektos, estu konstante uzata en la Vikipedio, por atingi unuecon.

Mi opinias, ke la plej oportuna estas varianto "Rjazanj". Se restos la nuna "Rjazan", oni devas alinomigi artikolon pri la provinco --Dima41 (diskuto) 21:50, 19 Nov. 2013 (UTC)

La nuntempa tendenco estas pli kaj pli esperantigi nomojn de tiaj grandaj urboj. Yurij Karcev (diskuto) 10:43, 20 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Dum dek jaroj ne venis pli da opinioj. Mi bone vidas la du unuajn eblojn, sed tute ne la trian, kiu estus neprononcebla en Esperanto, eĉ se Rjazanja provinco ja estus prononcebla. Tial mi lasas ambaŭ en ties statoj kaj forigas la ŝanĝosugeston. Mi bone vidus la ŝnĝon de Rjazanja provinco al Rjazana provinco.--kani (diskuto) 12:29, 25 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Normale, la respondo troviĝas en artikolo Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj. Temas pri la mola signo 'ь' =
  • fine de vortoj kaj antaŭ konsonantoj: + fine de vortoj kaj inter konsonantoj estas ellasata. Mi antaŭ kelkaj tagoj kreis novan artikolon Rjazana linio laŭ tiu principo.
Dominik (diskuto) 14:28, 25 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Rjazano estus ideala solvo por la malnova kaj grava urbo. RG72 (diskuto) 10:55, 26 sep. 2023 (UTC)[Respondi]