Diskuto:Rozario

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teksto ĝis nun komenciĝis per "Rozario (arabe سبحة sibḥah) estas ..." Mi povus kompreni, se la teksto mencius nomon en la latina, greka, ankaŭ ne protestus se en la aramea aŭ kopta, kaj se oni klarigus ke la tradicio ne nur estas kutimo inter katolikoj sed ankaŭ inter ortodoksaj kristanoj, ankaŭ akceptus la malnovslavan, grekan, rusan, bulgaran aŭ serban. Sed kiel la araba elstarus ĉi tie, ne estas klara. Kompreneble estas ankaŭ arabaj kristanoj, samkiel estas ĉinaj, japanaj, laosaj, tamilaj aŭ hindaj, sed oni tamen ne menciu ĉiun lingvon kiun parolas unuopa kristano. Mi do forstrekas la elstarigitan araban vorton kaj akceptas reenmeton nur kun konvinka argumentado kaj bonaj eksteraj referencoj. ThomasPusch (diskuto) 00:54, 19 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Nun la unua frazo tekstas La rozario estas populara preĝo inter katolikoj kaj sanktuloj kaj ankoraŭ estas stranga. Kiel mi komprenas, oni iĝas kristana sanktulo precipe post la morto, kiam eblas sumigi la vivon. Sed mortinto ne plu entuziasmos pri "populara preĝo" (aŭ almenaŭ pri la postmorta vivo malfacilas fiksi sciencajn faktojn en enciklopedio). Mi proponus formon kia "La rozario estas populara preĝo inter katolikoj, anglikanoj kaj en simila formo inter ortodoksaj kristanoj." Sed mi persone tute ne fakas pri la temo kaj ne volus deccidi tiun ŝanĝon sole. ThomasPusch (diskuto) 01:02, 19 nov. 2022 (UTC)[Respondi]