Diskuto:Saluto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne ĉiuj lingvoj dividas la tempo same. Portugallingve, ekzemple, oni dividas la taga lumperiodo laŭ du partoj, mateno kaj vespero, eble, sed la senluma periodo oni nomas nur "noite", nokton. Pro tio, estas nur "boa noite" por ĉia senluma periodo. Mi pensas ke alialingve tio ankaŭ okazas

Mankantaj rimarkoj[redakti fonton]

Mi vidas kelkajn rimarkojn: ①, ②, ..., ⑤. Sed ne estas iuj klarigoj - pri kio temas, por kio ĝi estas metitaj. Mi supozas, ke kreanto de la artikolo kopiis la tabelon el la franca, sed forgesis traduki la rimarkojn. Ĉu iu franclingvulo povos helpi? --Zmitro 19:06, 14. Feb 2005 (UTC)


miłego dnia[redakti fonton]

en la pola ne signifas "bonan matenon", sed "agrablan tagon" kaj laŭ miaj observoj kutime estas uzata kiel ĝiso, en la pola ne estas ĝenerale akceptita aparta saluto kiu uziĝus nur matene (oni simple diras bonan tagon), sed se oni nepre volas, oni metu en la tabelon "miłego ranka"

Stranga vorto[redakti fonton]

Kion signifu la vorto "kaptŭso"??? - tia literumo de ŭ inter du konsonantoj en Esperanto tute ne eblas! Sed "kaptuso" ankaŭ ne havus sencon... (Kiel aliel eblus tusi krom per la buŝo, do per la kapo? - Sed klare ĉi tie ne povas temi pri tuso). ThomasPusch (diskuto) 01:00, 21 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Laŭ mi, la esperanta latinliterigo de la arabaj vortoj estas helpa, kaj la usonangla latinliterigo de ekzemple la japanaj vortoj (sistemo "Hepburn") ne estas helpa. Sed aldoni plian latinliterigon kregigus la tabelon. Mi pledus anstataŭigi la usonanglan latinliterigon per simpla esperanta - despli ke ne temas pri iuj personaj vortoj, pri kiuj oni povus argumentu ke eble la persono insistus pri nur usonangla latinliterigo de sia japana nomo. ThomasPusch (diskuto) 01:00, 21 dec. 2022 (UTC)[Respondi]