Diskuto:Seatlo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Seattle)

Ĝia nomo[redakti fonton]

La nomo de tiu urbo estas Seatlo. Oni devas tiele alinomi la artikolon. —LLarson (dirita & farita) 20:15, 4 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Do . . . kion kredus vi, Kani? —LLarson (dirita & farita) 17:32, 10 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Laŭ mi ambaŭ nomoj taŭgus. En pli konataj urboj kiaj Novjorko aŭ Parizo, esperanta nomo estas preferinda laŭ mi. En malpli konataj kaj malpli gravaj urboj kiaj ekzemple Colfax preferindas la oficiala nacilingva nomo. Seatlo estus en la mezo: ambaŭ nomoj taŭgus; pro tio ĉiam laŭ mia opinio, ne meritas la penon fari ŝanĝon, tamen eblus.--kani (diskuto) 17:57, 10 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi dirus ke la urbo Seatlo pli similus al Novjorko ol al Colfax 😄 kaj ke estas historio kaj kutimo de la nomo “Seatlo” ekde pli ol 100 jaroj: estis La Simbolo en 1911[1], La Revuo en 1910, kaj pli nune, estis libro en 2013, Belarta rikolto[2], en kiu Humphrey Tonkin estis membro de la redaktinta teamo. Ĉiu uzis la nomon “Seatlo” anstataŭ Seattle. —LLarson (dirita & farita) 21:51, 12 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
@kani: Mi forgesis ping‑i vin. 😊 —LLarson (dirita & farita) 18:05, 28 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Tiel indus la alinomigon, sed mi ne estas la mastro de Vikipedio. Mi tute ne kontraŭus.--kani (diskuto) 18:35, 28 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Se oni faras alinomigon, en la koncerna redaktopaĝo oni povas redirekti al diskutpaĝo de la artikolo kaj tien kopii la menciitajn tialojn por la alinomigo.--kani (diskuto) 18:36, 28 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
@kani: Oni devus do alinomigi kaj la artikolon kaj la diskutpaĝon, kaj lasi alidirektigojn ĉi tien, ĉu ne. Tiele ĉio estus elegante nevidebla. —LLarson (dirita & farita) 19:40, 28 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Stulte mi ne konstatis, ke ni parolas en la diskutpaĝo. Do, sufiĉas nur nomigi la artikolon. Faru vi mem, aŭ se vi volas mi faru ĝin.--kani (diskuto) 20:05, 28 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
@kani: Dankon 😊 sed mi kredas, ke, se oni alinomigus artikolon, oni do devu ankaŭ alinomigi ties diskutpaĝon, ĉu ne? —LLarson (dirita & farita) 20:45, 28 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi kredas, ke la diskuto alinomiĝu aŭtomate.--kani (diskuto) 20:52, 28 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 03:31, 29 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Fotomontaĵo[redakti fonton]

Aperas dufoje. Forviŝu unu el tiuj? Pied-a-mer (diskuto) 20:25, 19 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Dominik (diskuto) 10:17, 29 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon! Pied-a-mer (diskuto) 04:20, 30 jan. 2024 (UTC)[Respondi]