Diskuto:Senpilota aviadilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vere "piloto", tiu homo kiu gvidas la aviadilon, ja ekzistas (escepte se la aparato estas roboto) nur ke li/ŝi ne estas ŝipanaro/veturanto en la aparato mem. Do, eble pli bone: "telekondukata flugaparato". --Luisgui (diskuto) 21:24, 20 Aŭg. 2015 (UTC)

Fakte la artikolo titolis ĝis nun senpilota aviadilo, sed tiu termino estas memkompreneble ne akceptebla kaj komplete absurda, ĉar tiuj aviadiloj ja havas pilotojn, sed la pilotoj telestiras ilin! Do evidente la ĝusta termino estas telestiraviadilo! DidiWeidmann (diskuto) 19:42, 10 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Senpilota aviadilo ne signifas ne havi piloton, sed ne enhavi piloton. Fakte ekzistas ankaŭ aŭtonomaj aviadiloj tute sen pilotoj, ĉar iliaj enhavaj komputilojn registris antaŭ la flugoj la tutan programon de ĉi-lastaj, per aparato kiun oni nomas "Aŭtomata pilotilo". Dum milito, gravas, pro sekureco, ke tiaj aviadiloj observantaj la batalkampon havu neniun eksteran ligilon per radiokomunikado. Do la esprimo senpilota aviadilo ne estas komplete absurda kaj pli ĝenerala, kaj taŭgus. DidCORN (diskuto) 10:08, 16 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Bone vi klarigis, do mi aldonas klarigon: La Senpilota aviadilo estas ĝenerala uzata nomo, devenis de angla traduko de Unmanned Aerial Vehicle, kiu estis inkluzivita en oficiala termino uzata en ICAO. Fakte, Internaciaj kaj naicaj aviadaj aŭtoritatoj kiel ICAO kaj FAA, EASA uzas terminon Unmanned Aircraft System (UAS),[1] kies nomigas ĉiun sistemon de ambaŭ vetruilo kaj kontrolo. (Fakte, ICAO rekomendas uzi tiun terminon por nomigi ĉiujn aviadilojn, ĉar oni vidas ke droneo estas kolekta sistemo kun grunda kontrolo.) Do se ni volas nomigi tiujn tipojn flugantajn veturilojn, Mi pensas la termino Senpilota aera veturilo (nur nomigas veturilojn)Senpilota Aviadila Sistmeo (laŭ rekomendo de ICAO) estos preciza titolo. Flugkapitano (diskuto) 02:52, 17 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Kara Flugkapitano! Laŭ la glosaro de via elstara referenco, la termino Unmanned aerial vehicle (UAV) estas konsiderita arĥaisma, kaj ŝajnas, ke la anstataŭanta gloso estas Unmanned aircraft (UA), do esperante Senpilota avisadilo. Nia konkludo estas, ke la originala titolo donita de Verdulo (diskuto) estu la bona. Ĉu devos ni denove alinomi ĝin? DidCORN (diskuto) 14:39, 18 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Kial ne? Kiel antaŭa diskuo, se alinomado nesecas administranton, mi petos alinomigon al administranto de nuna titolo al Senpilota aviadilo, kaj mi redaktos restajn tekstojn. Alikaze se ĝi ne devas, mi redaktos. Flugkapitano (diskuto) 13:09, 19 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Bonege! Jes, en la angla Vikipedio estas longa paragrafo pri aǔtonomaj senpilotaj aviadiloj. Mi ankaŭ provos helpeti pri la redakto. DidCORN (diskuto) 16:53, 19 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Referencoj[redakti fonton]