Diskuto:Serba ortodoksa preĝejo Naskiĝo de Sankta Maria (Battonya)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Titolŝanĝopropono[redakti fonton]

Mi ege proponas titolŝanĝon de tiu ĉi artikolo je Preĝejo Naskiĝo de Sankta Maria (Battonya). Ke temus pri serba ortodoksa kirko tuj tekstkomence sekvu kaj jam sekvas en la skribita teksto. Alia kazo estas - kiel ekz. ĉe Serba ortodoksa preĝejo (Hódmezővásárhely) aŭ ĉe Serba ortodoksa preĝejo (Saalfelden) - se la patrono ne menciatas titole, certe. Enciklopedio devas esti egala je ĉiuj konfesioj kaj la artikoltitoloj estu - se eblas - laŭ kutima ordo: ne ekzistas kaŭzo de substreko/kuriozaĵanonco ke temas pri ortodoksa kirko. La konfesioj en Hungarlando multas. Ankaŭ ĉe katolikaj kirkoj ekz. oni ne emfazus ke temas pri katolikaĵo. Imagu se ĉiuj vikipediaj artikoloj pri serbaj ortodoksaj kirkoj en Serbujo komenciĝu titole per "Serba ortodoksa preĝejo ...". Kaj kion fari kun kirkoj kiuj en la kuro de historio ŝanĝis la konfesi-apartenecon? La kirkopatrono ne kulpas pri la eklezihistorio volante ĉiam esti la sama protektanto. Ekzemple: multaj Mario-kirkoj en Germanujo antaŭ la Reformacio estis katolikaj. Ĉu vere mencii tion jam en vikipedia artikoltitolo? Kiucelen? Cui bono? - Giorno2 (diskuto) 14:22, 5 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

La problemo estas tio, ke estas aliaj preĝejoj Rumana ortodoksa preĝejo Sankta Georgo (Battonya) kaj Grek-katolika preĝejo Sankta Georgo (Battonya). Por ne miskomprenu mi elektis pli longan titolon. En la menciita ekzemplo Hódmezővásárhely mankas serba aŭ rumana ortodoksismo. Nature en miaj artikoloj la titoloj estas pli mallongaj, sed ne en Battonya.--Crosstor (diskuto) 12:03, 7 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon. Nun mi komprenas kaj tuj forigos titolŝanĝproponon mian. - Giorno2 (diskuto) 11:43, 13 maj. 2021 (UTC)[Respondi]