Serba ortodoksa preĝejo Naskiĝo de Sankta Maria (Battonya)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serba ortodoksa preĝejo Naskiĝo de Sankta Maria
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Battonya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Békés
Arkitektura priskribo
Konstruado 17781879
Specifo
Enhaveco 146 sidlokoj kaj ĉirkaŭ samaj starlokoj
Longo 31 m
Larĝo 12 m
Alto 30 m (turo kun la kruco)
Konstrumaterialo brikoj
Ligiloj
vdr

La serba ortodoksa preĝejo Nasko de Sankta Maria estas historia monumento en urbo Battonya (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La impona kirko estis konstruita inter 1778-1879. Interne la ikonostazo estis kreita en la 1820-aj jaroj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto, sed en la korto antaŭ la kirko estas videbla ankaŭ marmora kruco farita en 1829. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, la plej supre la turo altiĝas, kiu havas 4 sonorilojn. La navo finiĝas en duonronda absido. Interne krom la ikonostazo menciindas la bildo pri Sankta Maria.

Ikonostazo[redakti | redakti fonton]

La ikonostazo estas la plej impona kaj valora en la regiono. Ĝi estas ĉirkaŭ 9 metrojn larĝa kaj 10 metrojn alta. Ĝi konsistas el 55 bildoj, kiujn pluraj pentristoj pentris.

Fontoj[redakti | redakti fonton]