Diskuto:Sigurdo la 1-a (Norvegio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu la norena lingvo estas la sama kiel la malnova norvega angle nomata norse, france : norrois, ISO 639-kodo : non ? Arno Lagrange 22:02, 14. Nov 2003 (UTC)

Arno! Mi tre ĝojas, ke vi eklevis ĉi tiun diskuton. La "malnova norvega" kaj la tielnomata "norena" estas la sama lingvo, certe jes. La problemo estas, kiel ĝin nomi esperante. Jen skizeto pri la situacio:

  • ĉiuj ĝermanaj lingvoj de Nordio (krom la Germana en plejsuda Jutlando) devenas de la Praskandinavia lingvo, kiu parolatis inter ĉ. 200 kaj 500. Inter 500 kaj 700, tiu lingvo tiom ŝanĝiĝis, ke lingvistoj konsideras la rezulton tute novan lingvon.
  • Citaĵo el la artikolo pri Prask. lingvo: "Inter ĉ. 500 kaj 700 la lingvo evoluegiĝis, disiĝanta al Pranorvega (kiu esence identas kun Praislanda, la fama lingvo de la sagaoj), Pradana kaj Prasveda." Tiun ĉi mi mem skribis, sed fakte malĝustas paroli pri apartaj lingvoj Sveda kaj Dana antaŭ ol ĉirkaŭ 1400. Pli ĝuste oni povas diri, ke la Praskandinavia disiĝis en branĉojn Okcidentan (kiu poste evoluontis al lingvoj Norvega, Islanda, Feroa) kaj Orientan (al Dana kaj Sveda).
  • Tiun okcidentan lingvobranĉon Skandinavian oni ofte en Norvegio nomadas "Gammelnorsk" ("Malnova Norvega"). Sed kompreneble la islandanoj kaj feroanoj reagis al tio - ĝi ja same estas "Praislanda" aŭ "Praferoa". (Kaj la plej fama rezulto de tiu ĉi lingvo - la sagaoj - ja plejparte verkatis Islande kaj ne Norvegie.)
  • Kelkaj lingvistoj juĝas tiom fruan dividon inter Skandinaviaj Okcidenta kaj Orienta arbitra, kaj argumentas, ke la malsamoj ne klare videblas antaŭ ĉ. 1300-1400. Laŭ tiuj, ne temas pri "unu lingvo", sed pri unu lingva kontinuo aŭ dialektaro troviĝanta dum la vikinga epoko de Finnlando oriente ĝis Gronlando okcidente.
  • En Danio oni kutime "solvas" la problemon tiel ĉi: la "Praskandinavian" oni nomas Urnordisk ("Pranordia"), dum la lingvon post 700 kaj do tiu de la vikinga epoko, oni nomas Oldnordisk ("Oldnordia"), senkonsidere ĉu temas pri "Praferoa", "Pradana" ktp. Eventuale oni povas specifigi tion, se lokaj dialektaĵoj abundas en iu teksto.
  • En aliaj landoj (kaj ankaŭ de temp' al tempo en Danio) oni nun kutime uzas memstaran nomon por la vikinga lingvo, aŭ almenaŭ por la okcidenteca lingvo de la sagaoj (esence "praislanda"). Tiuj estas do norrøn(t) (Skandinavlingve), (Old) Norse (angle), norrois (france) ktp.
  • Do kion fari esperante?

Laŭ mi estas bona solvo enkonduki novan vorton por priskribi la sagaan lingvon. Ĉu tia vorto jam ekzistas en PIV? Se ne, kion vi pensas pri "Norena"? Laŭ mi ĝi pli internacias ol ekzemple "Norsa", sed mi scias ke kelkaj usonaj esperantistoj jam utiligis tiun ĉi vorton. Bab 16:08, 15. Nov 2003 (UTC)

Hej Bab ! jen interesa diskuto. Nur iom redaktu kaj jen bona ekartikolo pri norena lingvo (mi subteans la PIV-an "norena") ! La demandoj kiujn vi starigas povas eĉ trovi lokon en artikolo. Ne ĉio certas kaj estas intrese prezenti alternativajn vidpunktojn pri nebulaj punktoj. Arno Lagrange 03:46, 16. Nov 2003 (UTC)
Ĉu vi certas ke "norena" estas PIV-a? Bab 14:41, 17. Nov 2003 (UTC)
Mi ne povas nun respondi : mi ne havas la PIV ĉemane. Sed mi rekontrolos kaj konfirmos. Sed mi memoras ke mi kontrolis. Arno Lagrange 14:48, 17. Nov 2003 (UTC)

Alfabeta ordigo?[redakti fonton]

"Jorsalafari" ne estas familinomo, sed kromnomo komparebla al "la Granda", "la Pia" aŭ simile. Nur "Sigurður" estas propra nomo, do oni alfabetigu lin sub "S", ne sub "J" (do, oni ne uzu "|" en kategorioj). Moldur 16:34, 8. Mar 2007 (UTC)

Mi pardonpetas. Mi malfari tiun fuŝaĵon. -- Yekrats 16:36, 8. Mar 2007 (UTC)
Bone, dankon! Moldur 16:39, 8. Mar 2007 (UTC)

Kial enkrampe estas Norvegio? Ĉu estas en alia lando la sama nomo Sigurdo kaj ankoraŭ tiu, kiu estus la 1-a? Ĉu ne sufiĉus sole Sigurdo la 1-a? --Petr Tomasovsky 12:26, 9. Mar 2007 (UTC)

Pro sistemeco kaj unueco. Komparu ekz-e Ludoviko la 15-a (Francio), Henriko la 8-a (Anglio), Gustavo la 5-a (Svedio), Rupreĥto la 1-a (Sankta Romia Imperio) ktp. Funkcias multe pli bone teni ordon pri la diverslandaj regantoj (reĝoj, dukoj, imperiestroj ktp.) se oni ĉiam uzas la saman nomadmetodon "Nomo la n-ro (teritorio)", kaj ne nur en kazo de ambigueco. Laŭ mia scio, tiu nomado estas la gvidlinio por Vikipedio. Vidu ekz-e ankaŭ la germanan vikipedion, kun Sigurd I. (Norwegen), ktp. Moldur 16:40, 10. Mar 2007 (UTC)