Diskuto:Soloo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvankam mi mi neniam partoprenis en kreado de tiu ĉi paĝo, mi povas konfirmi ke mi en mia esperanta vivo multfoje aŭdis kaj ankaŭ vidis en artikoloj pri koncertoj la vorton "soloo". Tamen ĝustas ke en la aktualaj retaj eldonoj de PIV 2020 (referencon vidu tekste) kaj ReVo nur aperas la formo "solo", kaj mi en ĵusa serĉo havis problemojn trovi rete alireblajn literaturajn kaj ĵurnalismajn referencojn pri la formo "soloo" - sed ne ĉiu kiu iam publikiĝis en Esperanto, reta alireblas. La papera eldono de PIV 1970 ĉiukaze samrange mencias la du variaĵojn solo (p. 1009) kaj soloo (p. 1011), kaj ankaŭ la PIV de 2020 ankoraŭ mencias alternativan nomigon "soloo". La lastan frazon mi tial enmetas kiel alfonan referencon en la teksto, por ke la vorta variaĵo "soloo" ne aspektu tiel tute pirata kaj kontraŭleĝa eraro. ThomasPusch (diskuto) 14:48, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]