Diskuto:Sorĉaferoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Artikolnomo[redakti fonton]

Mi proponas renomi la artikolon al Sorĉarto, pli komuna laŭ mi. Mi verifiis ĉe guglo: 158 rezultoj por «Sorĉaferoj kaj estas» kaj 639 por «Sorĉarto kaj estas».--Internaciulo 14:39, 29. Okt 2008 (UTC)

Miaopinie, necesas distingi, kio estas sorĉaferoj kaj kio estas sorĉarto. En fabeloj oni uzas pli ofte terminon sorĉarto. En Harry Potter certe estas pli konvene uzi sorĉarto, sed dum ĉasadoj je sorĉistinoj kaj iliaj sekvaj procesoj, pli trafa estas sorĉaferoj. Tial la gugloserĉo estas nekonvinkema. Kerio 15:24, 29. Okt 2008 (UTC)
Por gugloserĉantoj: Li ne povas nomiĝi WEX, ĉar guglo trovis, ke ili plejparte nomiĝas ALEX. Tial li ne povas esti WEX, sed li estu ALEX. Ni ne povas ĵetadi ĉion en unu skatolon. Kerio 15:35, 29. Okt 2008 (UTC)
Mi parte konsentas kun vi: sorĉaferoj nur taŭgus kaze de kristana vidpunkto! Kaj mi aldonas ke ĝis nun Sorĉarto redirektas al sorĉaferoj. Kun tio ĉi mi ne konsentas! Ĉu devus esti du artikolojn? Sorĉarto kaj sorĉafero??? Nu, povus esti.--Internaciulo 14:33, 30. Okt 2008 (UTC)