Diskuto:Stefano la 1-a de Hungario

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jes, kompreneble indas kunigi la du artikolojn Stefano la 1-a de Hungario kaj Stefano la 1-a (Hungario). Klare temas pri ekzakte la sama temo kaj klare ambaŭ el ili havas enhavaĵojn, kiujn la alia ne enhavas. Io tia nur povas okazi, se kreiĝas nova artikolo esperantlingva, kaj la kreinto ne ligas la aliajn nacilingvajn samtemajn artikolojn kun la nova esperantlingva... Se alia esperantisto rigardas, ĉu iu artikolo jam ekzistas en esperantlingva versio, la kutima vojo estas rigardi inter la alilingvaj artikoloj samtemaj, ĉu tie troveblas ligo al iu esperanta paĝo (almenaŭ el la plej "grandaj" vikipediaj lingvoj, la angla, germana, franca, hispana...). Vere iom domaĝas fari duoblan laboron.

ThomasPusch 21:28, 14. Feb 2007 (UTC)