Diskuto:Supertero

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Vikipedio:Alinomendaj artikoloj hodiaŭ dediciĝis ŝanĝi la antaŭan titolon "Super-Tero", tre influita de la ortografio de la koncerna angla nomo, al pli esperanta nomo "supertero" - en Esperanto ligostrekoj meze de vortoj eblas, sed estas maloftaj, kaj normalaj substantivoj estas minusklaj, krom se temas pri personaj nomoj de realaj aŭ fikciaj individuoj aŭ tre limigite similaj nomoj de senvivaj objektoj. La protokolo post semajno ŝoviĝos al arkivejo Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2023/Decembro. Ne antaŭvidatas simple alinomi titolon, se jam okazis diskuto pri tio, sed necesus fari novan proponon en la indikata diskutpaĝo, prefere kun esence novaj argumentoj. ThomasPusch (diskuto) 12:43, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Cetere, ...

En la temaro de ekstersunsistemaj planedoj aŭ astronomio ĝenerale vere iuj entuziasmuloj semis amason da ruĝaj ligiloj, la plej multaj el ili, ŝajnas al mi, jam estas tie ĉi ekde pli frue ol 2010, do jam aĝas 15 jarojn, kaj mi ne scias ĉu iam kolektiĝos sufiĉe fervoraj entuziasmuloj kiuj kreus ĉiujn el tiuj artikoloj. Mi ĵus, adaptante tiun artikolan titolon, hazarde venis ĉi tien, kaj flanke kontribuis novan artikolon pri la svisa astronomo Stéphane Udry. Sed mi havas plurajn konstruejojn en aliaj partoj de vikipedio kaj ne ekvivos en tiu ĉi parto de la enciklopedio. Baze mi proponus bone elekti, kiuj temoj plej esencas, kaj "malruĝigi" la aliajn terminojn. Se oni kreas tekston, oni ĉiam kontrolu per rapida serĉo, ĉu la temo ankoraŭ menciiĝas en alia teksto, sen ke estus interna ligilo. Do oni ne devas "antaŭprepari multajn ruĝajn ligilojn por la sekvaj 50 ĝis 100 jaroj". Kaj klaras ke multe pli facile kaj rapide eblas krei multajn ruĝajn ligilojn ol fidinde krei bonajn artikolojn pri tiuj temoj... Ne helpas, se iuj maniuloj kreas 8 milionojn da ruĝaj ligiloj, kaj eble el 50 000 oni sukcesos fari artikolojn. ThomasPusch (diskuto) 14:43, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]