Diskuto:Tabulludo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Tabulludoj)

Saluton al ĉiuj! Nu, jen mia unua kunlaboro: Neŭtrono. Sed mi ja bezonas helpon por inkluzivi bildetojn. Kompreneble, mi jam legis "Kiel uzi bildojn", sed jen, malsukcese! (skribis --Del Castillo)

Bonvenon, Del Castillo! Baldaŭ (post kelkaj tagoj? semajnoj? ni ne jam ne certas), oni instalos novan version de la viki-programo kaj ni ĉi tie havos la eblon alŝuti bildojn ktp... sed intertempe ni devas uzi la anglan uzilon. Ĉu vi povus priskribi, precize kion okazas kiam vi provas alŝuti? (Ne forgesu alklaki la etan kvadraton antaŭ la pri-kopirajta aserto: "I hereby affirm that this file..."!) Se vi sukcesas, la ruĝa frazo aperos "File (nomo de la dosiero) was successfully uploaded!" ("Dosiero (nomo) estis sukcese alŝutita!") kaj la dosiero aperos ĉe la fino de la listo da dosieroj. Se vi ne alklakas la aserton, ĝi diros nur "You need to affirm that the file is not violating copyrights." ("Vi devas aserti, ke la dosiero ne malobservas kopirajton.") Pri aliaj eblaj fuŝoj, mi ne certas. --Brion VIBBER

Nu, mi kolaboras de antaŭ ne longe. Fakte de la pasinta semajno. Eble tial mi ne komprenas la jenan:

Chuck Smith aldonis la frazon: "angle: Lines of Action" dekstre de la luda titolo. Kial? Ĉu eble por faciligi al iu anglalingvano pli rapidan serĉon de la ludo? Tion mi jam faris ene de la artikolo. Ĉu eble celante pri grandan precizon? Gratulinda intenco se tiel. Tamen, la ĝusta traduko de 'LOAo' ne estus 'Lines of Action' sed LOA. Alia afero estus se mi titolus 'Agantaj Linioj'... Tio ĉi, laŭ mia opinio, pruvas manko de lingvopolitiko rilate al traduko de kelkaj nomoj. Ekzemple: Kial oni ne skribis dekstren de 'Goo', simple 'Go'-n, aŭ dekstren de 'Ŝogio', 'Shogi'-n, aŭ pli bone ties japanan nomon 'ginkakukinkeihifushougi'?

LOA vere interesas min, ĉar mi ĉiam nomis ĝin "Lines of Action" kiam mi ludis ĝin kaj neniam LOA kiel la reto. Mi ekkonis LOAon en la libro de Sid Sackson, A Gamut of Games, kiu enhavas la regulojn de la originala aŭtoro de tiu ludo. Mi originale pensis ke la traduko devas esti Linioj de Ageco, sed mi pensis ke ĉiuj kiuj konas la ludon, konus ĝin per Lines of Action kaj ne per LOA, sed eble post la reto, mi malpravas. Goo estas malnova ludo, do ĉiuj certe konas ĝin kiel Goo (tiu vorto estas en mia vortaro). Vere mi ŝatus vidi la japanan nomon apud la ludnomo. Ni havas spacon por tio, ĉu ne? Alikaze, ni povus havi liston kiel:
Strategiaj Ludoj
Goo - Ŝogio - LOAo ...

Krome kial aldoni pli da unu titolo en la indekso? Vidu ekzemple 'Koloniantoj de Katanoj', tradukita germanen kaj anglen? Kial ne hispanen? Imagu ke ĉiuj vikipendisto decidus traduki en sian lingvon ĉe la indekso... Mi proponas aŭ traduki/esperantigi ĉiun ludtitolon aŭ traduki/esperantigi neniun. Kompreneble, la originan nomon de la ludo oni aperigu komence de la artikolo ĉiel.

Pensu ankaŭ ke rilate al multaj nomoj nur oni konas tiun nomon uzatan de ĉiu lingvgrupo. Ekzemple, Ŝako. Chess en la angla, sed Ajedrez en la hispana kaj Shajmati en la rusa. Certe oni ne konas la originan nomon ĉar fakte oni ankaŭ ne scias ĝuste kiu popolo ĝin elpensis. Pri tiuj ĉi kazoj, ne konante la originan nomon, prefere uzi nur la esperantan.

Nu, mi pensis ke ni havis multe da spaco, do enmeti la originalan nomon post la esperanta nomo helpus klarigi ĉion por la leganto... mi ne scias. Mi konservis la anglan nomon, Settlers of Catan, ĉar ĝi estis tiel en la angla vikipedio. Mi nun forigis tion.

Lasta afero, sed grava. Temas pri ordo en la indekso. Kial inkluzivi la supozeblan landdevenon de ludo, por kelkaj ludoj kaj por aliaj ne? Ekzemple: kial ne aldoni aparton titolitan 'Ĉinaj Ludoj' enhavantan 'Goon' aŭ 'Japanaj Ludoj' enhavantan 'Ŝogion'? Tamen aperas 'Germanaj Ludoj'... Denove aŭ ĉiuj aŭ neniu. La ĝusta deveno de tiu aŭ de alia ludo estas afero leginda ene de la artikolo, ne sur la indekso. Kial inkluzivi 'Tikal' kaj 'Torres' ene de 'Germanaj Ludoj' kaj ne de 'Proprietaj Ludoj'? (Parolante pri tio ĉi..., kion signifas 'proprieta'? Ĉu ne estus preferinda nomi ilin, ekzemple, 'Ies Ludoj' aŭ 'Temaj Ludoj' aŭ 'Komercaj Ludoj'?)

Vere necesas konsento pri konvena klasifiko de indekso pri ludoj. Mi jam avertas al vi ke afero ne estas simpla.

Mi kreis secion por Germanaj ludoj, ĉar mi pensas de ili kiel tipo de ludoj. Ankaŭ, mi nur tradukis la anglan paĝon de la vikipedion ĉi tien, do eble ne ĉio ĝustas. Ni povus dissigi la ludojn laŭ la lando, sed estas problemo kiel Goo, tio estas ĉina kaj japana ludo... do, eble plibonas miksi la germanajn ludojn kun la aliaj. Vi pravis ke Komercaj Ludoj plibonas ol Proprietaj Ludoj... mi ŝanĝos tion tuj... Ankaŭ, sentu libere ŝanĝi ĉion laŭ via volo. Tio nur estis rapida paĝo traduka... Chuck SMITH

Laŭ mi (kaj aliaj), rolludoj ne estas tabulludoj, ĉar ili simple ne uzas tabulojn. Eble estas konfuzo kun alia ludoj? D&D ne havas tabulon... Ĉu vi konsentas viŝi rolludojn el ĉi tiu paĝo? Nicolas STAMPF

Mi ĵus aldonis novan abstraktan ludon: 'Spot'. Tiu estas ĝia originala nomo. Mi dubas ĉu traduki ĝin per 'Spoto' aŭ per 'Reklamo'. Mi ekkonis ĝin per komputilludo ŝajne eldonita de fama nomo de trinkaĵo. Eble oni enkomputiligis jam ekzistantan tabulludon kaj ŝanĝis la nomon. Kiun tradukon do vi opinias plej konvena? Del Castillo