Diskuto:Tekstilindustrio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi devas rimarkigi al la diferenco inter tekstilindustrio kaj teksindustrio, tekstilaĵo kaj teksaĵo ktp.! Teksado estas nur unu tipo de la ŝtofpretigantaj teknikoj kaj produktas tiun specialan produktaĵon, kiu konsistas fundamente el du sistemoj de fadenoj kiuj krucas orte unu la alian. Ĉi tiu estas ekz. angle: weaving, germane: Weben, hispane: tejedura, france: tissage. (Vidu: A. H. Keller:I.T.S. Textile Guide. Textile Dictionary, Vol. II., International Textile Service, Zuriko, 1965.) La vorto teksindustrio estas nur unu parto de la tekstilindustrio, ĝi produktas teksaĵojn nur laŭ la skribita metodo. (Atentu! Histo ne estas teksaĵo, ĝi estas fakvorto de anatomio!). La vorto tekstilindustrio kovras pli multajn procedurojn, kiel mi skribas en la artikolo. Laŭ la citata vortaro germane: Textilindustrie, angle: textile industry, france: industrie textile, hispane: industria textil. Do, ankaŭ ĉi tiuj lingvoj kontrastigas teks- kaj tekstil- ! — Mi scias, ke la ĝeneralaj Esperanto vortaroj ne enhavas la vorton tekstil-, konas nur la vorton teks-, ne distingas inter ĉi tiuj fakvortoj, verŝajne ĉar antaŭlonge la ŝtofoj estis pretigitaj plej ofte per la tekniko de teksado. Sed nuntempe ankaŭ la aliaj gravaj ŝtofpretigantaj metodoj estas ĝenerale uzataj kiuj ankaŭ apartenas al la tekstilindustrio. Esperanto devus sekvi la ŝanĝojn de la fakvortoj de la moderna tekniko! --Elkágyé (diskuto) 07:38, 18 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton Elkágyé. Mi legis vian mesaĝon kontraŭdirantan mian proponon por alinomi la artikolon per Teksindustrio. Mi vidas, ke vi komprenas la kialojn de mia propono. De mia flanko mi komprenas viajn argumentojn, mi ne estas fakulo pri la temo, ĉar por mi ĉiuj "tekstiloj" estis "teksaĵoj", kio estas erarema. Mi do forviŝas mian proponon kunigi la du artikolojn Teksaĵo kaj Tekstila, mian propono alinomi la artikolon Tekstilindustrio, sed mi proponos alinomi la artikolon pri tekstila al Tekstilo, sed nur administranto povos oficialigi tian ŝanĝon.--DidCORN la 18-a de februaro 2017, 11:15 (UTC)