Diskuto:Testerep

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu belga insulo?[redakti fonton]

Iu bonvolema Vikipediisto kreis la kategorion "Insuloj en Belgio" kaj aldonis al ĝi la artikolon "Testerep". Ne ofendiĝu kara, sed tio estas sensenca (Kaj mi konscias, ke la sama eraro troviĝas en kelkaj alilingvaj Vikipedioj). La insulo Testerep malaperis en la 16a jarcento; Belgio ekestis en la 19-a jarcento. Kiel Testerep do povas esti "Insulo en Belgio?"

Se oni nepre volas krei kategorion por tiu unusola insulo, eventuale oni povus nomi ĝin "Insuloj en Flandrio", ĉar ĝi ekzistis en la tempo de la Graflando Flandrio. --PaulP 19:50, 2. Feb 2009 (UTC)