Diskuto:Tomáš Pumpr

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mohl by někdo (z vás jazykovědců), přeložit tento článek do češtiny, abychom si ho mohli přečíst i my, (ne)normální lidi? ;-)) Díky, --Bohemianroots 08:21, 30. Jun 2007 (UTC)

Traduko al komprenebla lingvo: "Ĉu iu (el vi lingvistoj) povus traduki ĉi tiun artikolon en la ĉeĥan, por ke ankaŭ ni, (ne)normalaj homoj povu legi ĝin?" La ĉeĥa ĝerma artikolo pri li jam ekzistas ekde marto 2003 kaj ekde tiam ne multe ŝanĝiĝis. Do la ĉeĥlingva peto de junio 2007 devas konsiderigi ne jam plenumita... ThomasPusch (diskuto) 14:06, 18 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Alia temo[redakti fonton]

Mi havas neniun ideon, kiu povus esti M. Šrámek, kiu laŭ tiu artikolo kaj laŭ asertoj de Jaroslav Mařík en Starto 2/1992 (149) verkis la tekston "Fantomo en la kastelo". En la interreto cirkulas diversaj informoj pri iu "M. Šrámek: Fantomo en la kastelo", kiuj ĉiuj estas kopiitaj de ĉi tie. Sed mi neniel trovas iun homon kiu povus taŭgi por la personeco de "M.". La sola, kion la interreto malkaŝas, estas ke jam en 1951 en la Esperanto-klubo de Brno deklamiĝis esperantlingvaj versoj de la samnomulo Fráňa Šrámek (de li Tomáš Pumpr efektive laŭ la artikolo pri Fráňa Šrámek tradukis almenaŭ du verkaĵojn, Ombroj (Stíny), manuskripto, kaj Raporto (Raport), Esperantista 8/1947, s. 93, 29.X.1947, kiuj ĉi tie eĉ ne jam listiĝas). Mi ne certas ke iu homo nomita "M. Šrámek" eĉ iam ajn vivis. Ĉiukaze mi trovis neniun pruvojn pri iu tia homo. ThomasPusch (diskuto) 14:15, 18 dec. 2022 (UTC)[Respondi]