Diskuto:Tomaso (apostolo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La frazo

* "Poste, ĉirkaŭ 230, la korpo estis transdonita al Sirio, al la urbo Edeso, pro la peto de la imperiestro Aleksandro. Tie Abgaro, reĝo de la urbo, ricevis leteron."

estas pli ol dubinda. Unue la vorto Aleksandro tute ne signas iun imperiestron sed simple la viran personan nomon, kaj en Aleksandro (regantoj) ne troveblas iu taŭga estro de imperio en 230. Kaj "Abgaro, reĝo de la urbo," ankaŭ povas esti multaj reĝoj. En iu teksto oni identigis la homon al Abgar la 5-a, kiu jam mortis en la jaro 50, do 180 jarojn antaŭ la jaro 230. Povus esti ke tio veras, tiam oni devas alie skribi la frazon, ĉar nun aspektas tiel ke la legendan leteron iu reĝo Abgar ricevis en 230 kiam oni (laŭdire) alvenigis la ostojn de Tomaso, sed povas tute same ankaŭ esti ke temis pri iu alia reĝo de Edessa de 230, iu ido de Abgar la 5-a. Plej bonas noti ĉiujn pretendajn asertojn per referencoj de historiistoj, kiuj publikigis iun aserton, kaj ne nur "disvastigi iujn onidirojn, fabelojn aŭ personajn inventaĵojn". Mi konscias ke konkrete tiu ĉi ruĝa frazaro estas en la teksto jam ekde decembro 2001, kiam Vikipedio nur aĝis unu monaton kaj kian plej multaj aliaj tekstoj ankoraŭ ne estis, sed tamen tiel ĉi la aserto simple nekredindas kaj neniel konfirmeblas. Do mi tute ne volas kritiki, ke oni en decembro 2001 kuraĝe verkis novan tekston en ankoraŭ vakua estonta enciklopedio, sed nun tamen devas ĝustigi la aserton. Mi nun kiel unua paĝo simple strekas la duonfrazon ", pro la peto de la imperiestro Aleksandro", kvankam tio tute ne solvas la problemon de nekonata reĝo Abgar la kioma, kaj ankaŭ viŝas ĉiun hipotezon kial ĝuste en 230 oni (laŭdire) transportis la ostojn de Tomaso tra tuta Azio. Sed la laŭdira "imperiestro Aleksandro" en la nuna formo vere ne povas resti. ThomasPusch (diskuto) 10:27, 31 dec. 2023 (UTC)[Respondi]