Diskuto:Totoro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jam en novembro 2020, ankoraŭ ne reviziita, la nova uzanto Resoneko movis paĝon "Gubernio Tottori" al "Gubernio Totoro" - same ankaŭ movis la koncernan kategorion - kaj referencis al la helpa paĝo Esperantigo de vortoj el japana fonto.

Tiu helpa paĝo informas, ke duoblaj konsonantoj kutime en esperantlingva latinliterigo iĝas unu konsonanto, kaj ke o-finaĵo necesas por substantivo ĉiukaze klaras. Do povas esti nur Totorio aŭ Totoro. Sed la helpa paĝo krome konfirmas reference, ke en la libreto "Poŝatlaso de la Mondo (Prago, 1971)" uziĝis la nomo Totoro. Do proponiĝas la vorto Totoro.

Problemeto estas, ke ne tute klaras ĉu la libreto "Poŝatlaso de la Mondo (Prago, 1971)", 53 jarojn aĝa, ankoraŭ aĉeteblas kiel ke post aĉeto eblas kontroli la informon. Ke ĝi ne tuj senkoste legeblas en interreto, eblas kompreni, kvankam tio kompreneble estus ideala situacio por tuj kontrolebla referenco. Se oni kredas ke la aserto pri la referenco de 1971 ĝustas, tiam tamen tio estas nur unu fonto; bonus alporti ankoraŭ unu aŭ iujn referencajn ekzemplojn (almenaŭ unu plian fonton), ke la formo "Totoro" efektive uzatas en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro. Kaj necesas noti ĉiujn referencojn en la artikolo.

KROME, movi la nomon de kategorio "Gubernio Tottori" al "Gubernio Totoro" ne sufiĉas: se oni ŝanĝas kategorion, oni ankaŭ devas movi ĉiujn erojn en la kategorio. Nun la kategorio "Gubernio Totoro" kvar jarojn post la movo ankoraŭ estis tute malplena, kaj la enhavo estas en ne plu ekzistanta "Gubernio Tottori", kaj nur truke alireblas. Tio estas fuŝo.

Do tute simple ne estas. Kompreneble ankaŭ oficiala dokumento de Japana Esperanto-Instituto, prefere rete alirebla, kiu proponus oficialajn esperantigojn de la regionoj, gubernioj kaj plej gravaj urboj de Japanio, estus tre bona referenco. Sed tia dokumento de JEI ĉi tie ankaŭ ne citiĝis, kaj supozeble ankoraŭ ne ekzistas. Resume bonas a) unue meti referencojn al la artikolo, b) poste efektivigi sanĝon de artikolo kaj kategorio, kaj c) senprokraste poste ŝovi ĉiujn erojn de la kategorio al la nova kategorionomo. ThomasPusch (diskuto) 22:05, 1 mar. 2024 (UTC)[Respondi]