Diskuto:Tri Kronoj (ludo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝajnas ke artikolo pri la ludo "Tri Kronoj" nun nur ekzistas en la esperantlingva vikipedio. Ĉiukaze la menciitaj intervikiaj ligiloj ĉiuj gvidas al artikoloj pri la emblemo "tri kronoj" de Svedio, parto de la blazono de Svedio. Do mi senigas tiun ĉi tekston de la alilingvaj tekstoj pri la nacia emblemo, kaj donas al ĝi propran spacon. Eble en iu lingvo tamen ekzistas artikolo pri la ludo kaj mi nun simple ne trovis ĝin - tiam bonvolu ligi la ĝustan alilingvan tekston al tiu ĉi per vikidatumoj.

Krome eblas konservi la bildetojn "TriKronoj10" ĝis "TriKronoj14", sed ŝajne en tre frua fazo de vikipedio, antaŭ novembro 2002, en aŭtomata konvertiĝo perdiĝis la bildetoj "TriKronoj1" ĝis "TriKronoj9". Tre domaĝe. Mi nun ne forprenas la ruĝajn ligilojn, sed publike demandas ĉu iu havas ideon kiel tamen eblus retrovi tiujn perditajn bildojn en iuj alŝutoprotokoloj de vikipedio?!? ThomasPusch (diskuto) 12:06, 13 jan. 2017 (UTC)[Respondi]