Diskuto:Trimo (luno)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mm. Mi alinomis la artikolon al Trimro (luno) (el Trimo (luno)) por kongruo al la rekomendo de la Internacia Astronomia Unio, kiu mem ŝanĝis la anglan nomon Thrym al Thrymr. Sed nun mi legas, ke en Esperanto tiu -r- kutime elfalas. Ĉu ni revenu al Trimo malgraŭ la kontraŭa rekomendo? Amike, --WinstonSmith 18:00, 21. Jun 2010 (UTC)

La -r (post vokalo; -ur post konsonanto) estas nur la nominativa kazo de la norsa. Do ĝi estas simila al la -us latina aŭ -os greka, kiujn oni ĉiujn tradukas al -o esperanta. Se ni volas pleonasme aldoni la esperantan alfikson al la norsa, kiel en ellatina viruso, taŭge ni ŝanĝu ĉiujn: ne nur Trimo (norvega Trym), sed ankaŭ Fenrio (norvega Fenris-ulfrFenris-ulven), Imio (n. Ymi), Egio (n. Æge), Sutungo (n. Suttung), Surto (n. Surt), Bergelmio (n. Bergelmi), Fornjoto (n. Fornjot). Kutime, oni pleonasmas kiam ne-pleonasmi kreus konfuzon, kiel ĉe viruso pro jama vorto viro. Eble tiu estu diskuto por ni ĉiuj. Kwamikagami 00:49, 22. Jun 2010 (UTC)