Diskuto:Unikodo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miaopinie estas malbona stilo meti eksterajn ligojn ie en la artikolo krom la "Eksteraj ligoj" sekcio. Almenaŭ en anglalingva Vikipedio oni strebas eviti tion. Ĉi tiu artikolo havas ligon al esperanto.mv.ru ene de la artikolo, kaj mi opinias ke oni preferu forigu tion, movante ĝin aŭ al la "Eksteraj ligoj" sekcio, aŭ kreota artikolo pri Ek mem. - Kriĉjo 15:18, 8. Mar 2003 (UTC)

Se oni deziras, povas skribi artikolojn pri EK. Alia temo estas ĉu estas interesa inkludi bildojn de ĉiuj esperantaj literoj en esperantaj-literoj artikolo, aŭ akompana artikolo, por ke ĉuij povus vidi unuafoje la esperantajn literoj, kvankam tiam ne havus instalitajn nek latina-3 nek unikodo. Mak 17:29, 8. Mar 2003 (UTC)

Ordo de sekcioj[redakti fonton]

Eble la ordo de sekcioj povus esti plibonigita... Unikodo estas grava, ne nur por Esperanto, sed ankaŭ por la tuta temo de lingva diverseco... Kvankam la manko de ĉapelitaj literoj en iuj tiparoj ja estas notinda... (Pli ĝenerale, notindas ke neniu nuna unikodo-taŭga tiparo taŭgas por ĉiu lingvo.)... Sed, oni devus unue klarigi, kio unikodo fakte estas. Kalidasa 777 11:41, 1. Mar 2010 (UTC)

Ni renovigu la artikolon[redakti fonton]

Intertempe la artikolo estas antikva kaj bezonas renovigadon. Kiu spertulo faros tion? --Hans Eo 15:51, 12. Dec 2010 (UTC)

Unikodo en Esperantaj TTT-paĝoj[redakti fonton]

En 2004 ĉirkaŭ 70% de la TTT-paĝoj en Esperanto uzas Unikodon. Vidu cetere ĉe Esperanto.

Post 6 jaroj mi denove vizitas tiun paĝon kaj vidas, ke ĝi restas neaktuala. Nun certe multaj paĝoj pli uzas Unikodon. Tamen, oni vidas tro ofte x-kodon kaj eĉ pli ekzotikajn. --Hans Eo (diskuto) 15:17, 18 jun. 2017 (UTC)[Respondi]