Diskuto:Ununombra they

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi ĵus ŝanĝis la tradukon. Ekz,

  • "Sed oni ne devigu ĵurnaliston malkaŝi siajn fontojn." (por "But a journalist should not be forced to reveal their sources.")

Se tiel, la pronomo "siajn" signifus la unuan "oni". Do, ĝi estu "liajn".--Salatonbv (diskuto) 22:53, 21 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon. Iuj punktoj de la gramatiko eliras mian kapon de tempo al tempo. Jan sewi (diskuto) 23:53, 21 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Tamen mi ne tiom certas. Ankaŭ malkaŝi estas verbo kiu estus ripeto de ĵurnalisto kiu ne malkaŝu siajn fontojn. Sub la evidenta frazo estas alia kiu diras "Sed oni ne devigu ĵurnaliston ke tiu ĵurnalisto malkaŝu siajn fontojn."--kani (diskuto) 18:40, 24 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Laŭ mi tio estas la limo de Esperanta gramatiko. Gramatike se vi diras "siajn", ĝi signifas la subjekton, "oni" en ĉi tiu kazo. Samkiele, oni devas diri:
  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn.
sed ne "Sinjoro Petro kaj sia edzino tre amas miajn infanojn", eĉ kvankam oni povas ambaŭe diri:
  • Sinjoro Petro tre amas sian edzinon.
  • Sinjoro Petro tre amas lian edzinon. (amafero!)
--Salatonbv (diskuto) 22:23, 24 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
La uzo de "ke" estas senproblema laŭ mi. Tamen, en la kazo, oni povas diri:
"Sed oni ne devigu ĵurnaliston ke li/ri malkaŝu siajn fontojn."--Salatonbv (diskuto) 08:37, 25 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Certe tiu lasta solvo estas preferinda ĉar ne ambiguas, sed la problemo en la dekomenca okazo temas pri la fakto ke ankaŭ malkaŝi estas verbo kun rajto al propra subjekto, kiu certe ne estas oni.--kani (diskuto) 10:06, 25 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Laŭ mia kompreno de "si", oni povus rigardi kiel:
  • Kiam Mario dormis, Tomaso lavis sian korpon. (la korpon de subjektivo=Tomaso)
  • Kiam Mario dormis, Tomaso lavis lian korpon. (la korpon de Mario)
  • Mario igis Tomason lavi sian korpon. (la korpon de subjektivo=Mario)
  • Mario igis Tomason lavi lian korpon. (la korpon de Tomaso)
--Salatonbv (diskuto) 10:51, 25 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Eble alternative, "sed oni ne postulu ke ĵurnalisto malkaŝu siajn fontojn." Jan sewi (diskuto) 12:11, 25 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi eble estis konfuzita. Laŭ la Concise Esperanto and English dictionary,
  1. Li ordonis al la servisto vesti lin - He ordered the servant to dress him.
  2. Li ordonis al la servisto vesti sin - He ordered the servant to dress himself.
En No 2 "sin" ne estas "Li" (subjectivo), sed "servisto". Kun la sama principo, la unua frazo "Sed oni ne devigu ĵurnaliston malkaŝi siajn fontojn." estis bona, sed mia kompreno (liajn) estis malbona, ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 06:49, 13 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

@Tirifto: mi malaprobis vian nuligon de la artikolo kun "Mi forigis la pronomon »ri« de tradukaj ekzemploj, ĉar ĝi estas neniel oficiala, la signifo jam estas esprimata tre bone de la aliaj ĉi-uzitaj pronomoj, kaj la aliaj neoficialaj pronomoj ne menciiĝis." Se ni forigus »ri«, ili ankaŭ devas forigi la alian neoficialan uzon de "ili" aŭ "ĝi". Se oni ne konas pri "ri", ili povas vidi ĝian artikolon. Amike,--Salatonbv (diskuto) 21:47, 30 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

@Salatonbv: dankon pro via komento! Mi tamen opinias mian ŝanĝon taŭga kaj aprobinda. Jen kelkaj kialoj por enlaso aŭ ellaso de la pronomoj:
  • La artikolo pritemas anglan gramatikon, kaj »ili« estas laŭvorta traduko de la angla »they«; ĝi klarigas la temon per komparo, kaj ne estas parto de la normala teksto. Ja ĝin entenas citiloj, do tio bone videblas al legantoj.
  • »Ĝi« estas oficiala pronomo. Prave ĝi estas historie nekutima, sed la vorto estas fundamenta, tiu ĉi uzo estas aprobita de Zamenhof, kaj mi vidas nenion krom la malkutimeco, kiu ĝin maltaŭgigus. Sed ja eblas ĝin forigi, se ĝi tro maltaŭga estas.
  • Male, »ri« estas neoficiala, neniel aprobita, kaj estas (laŭ mia sperto) plurfoje malakceptata. Ĝi ankaŭ ne estas la sola propono por nova pronomo – ekzistas multaj aliaj, do kial neniu el tiuj estu menciata, se »ri« estu? (La plej atendebla respondo estas populareco, sed kiel ni konu ĝin, kaj ĉu ni kredu ĝin?)
Amike,--Tirifto (diskuto) 15:48, 31 okt. 2017 (UTC)[Respondi]
@Tirifto: Dankon. Ri estas neoficiala sed tre bonkonata vorto. Do, estas artikolo pri riismo kaj ĝi estas komarata kun "ili", "ĝi", "li" ktp ĉe Seksneŭtrala homa triapersona pronomo. Laŭ mi, la uzo de ĉiu "ili", "ri" kaj "ĝi" estas plinova ol tiu de "li" en Esperanto. Sed estas eble bone koncentri sur "ili" en ĉi tiu artikolo pri la angla "they" per forigi ambaŭ "ĝi" kaj "ri": sed eble kiel unu sekcio de la granda artikolo Seksneŭtrala homa triapersona pronomo.--Salatonbv (diskuto) 05:15, 1 nov. 2017 (UTC)[Respondi]