Diskuto:Urho Kekkonen

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas aldonon: Kekkonen plenkreskis inter modestaj cirkonstancoj en Norda Savonio kaj Kainuu. 46.132.61.224 04:03, 4 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

La angla vikipedio subtenas verecon de la supra frazo. Kvankam ne konfirmate aparte per eksteraj referencoj, estas frazoj "The Kekkonens are an old Savonian family. The ancestors of Urho Kekkonen most likely settled in the Savonia region before the 16th century." kaj he was born "in the Savo region of Finland, and spent his childhood in Kainuu. His family were farmers (though not poor tenant farmers, as some of his supporters later claimed). His father was originally a farm-hand and forestry worker who rose to become a forestry manager and stock agent at Halla Ltd. Claims made that Kekkonen's family had lived in a rudimentary farmhouse with no chimney were later proved to be false". Do ŝajnas ke pri la "modestaj cirkonstancoj" estis pli fortaj diskutoj en Finnlando, kvankam tio fakte estas eta detalo. Aliloke en la paĝo ankoraŭ konfirmiĝas, same sen referencoj (la posta referenco ŝajne temas nur pri la sekva frazo) "The family had to live modestly but did not suffer from poverty.". Ĉu enpreni la frazon sen la aldono "inter modestaj cirkonstancoj"? Sed tiam la frazoj ke li "plenkreskis en Norda Savonio kaj Kainuu" por eksterlandanoj estas preskaŭ neniondira... Ĝenerale, iel disputataj asertoj pli bone estu konfirmitaj en la esperanta teksto per konkreta referenco, kaj tio ĉi tie mankas. Tial mi ne volas proprainiciate decidi pri enpreno de la eble disputataj "modestaj cirkonstancoj" en la esperantan tekston, sed petas duan opinion. ThomasPusch (diskuto) 08:01, 4 feb. 2023 (UTC)[Respondi]