Diskuto:Viro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacieco[redakti fonton]

Mi ekverkis la bildaron de viraj vizaĝoj kaj mi provis fari ĝin kiel eble plej bunta. Efektive, Viki-eo laŭ mi estas, pli ol alia vikipedio internacia kaj do miaopinie la bildoj devus respeguli tiun internaciecon. Tiu bildaro estas evidente tute subjektiva kaj do ŝanĝenda laŭvole, sed mi proponas ke ni strebu daŭrigi la buntecon. Kaj pri la vira anatomio, eĉ se mi neniel kontraŭas foton de vira nuda korpo ĉe vikipedio, mi opinias ke ĝi estas evitenda pro la samaj kialoj (malinternacieco) kaj ke la plej bona ekzemplo estas tiu, kiun eble iam ekvidos la eksterteruloj, ĉu ne? Ne estas hazardo se la sendintoj de tiu sondo decidis enmeti neutran desegnon prefere al korpa bildo de Usona viro, ekzemple! Internaciulo 17:13, 8. Jul 2006 (UTC)

"Viroj militas."[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus legis la frazon "Viroj militas." en la artikolo. Sed mi konas kelkajn virojn, kiuj malŝategas militon. Do, la frazo ne veras ĉe ĉiuj viroj, nur eble ĉe kelkaj. Krome la afero tre dependas de la lando kaj la tiea situacio. Tial mi proponas, ke ni forigu ĝin aŭ skribu el ĝi klarigon pri la malnova rolo de viroj kaj tio, ke ne plu en ĉiuj landoj viroj devas militi resp. servi kiel soldato. --Tlustulimu (diskuto) 17:19, 29 Sep. 2012 (UTC)

Mi apogas. Ĉi tio estas tro malpreciza. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:00, 29 Sep. 2012 (UTC)