Diskuto:Wow!-signalo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

do, aŭ Wow-signalosignalo Wow, sed la nuna neniokaze. 84.206.8.134 07:55, 18. Aŭg 2010 (UTC)

Ambaŭ ne. La plimulto de la lingvaj versioj diras "Wow! signalo" aŭ "Wow!-signalo". Ni sekvu! Mi volonte farus la ŝanĝon. Sed: kiel oni povas fari tion? Aŭ kie mi trovas la recepton? --Hans 18:13, 21. Aŭg 2010 (UTC)

La plimulto el la lingvoj ne havas la esperantajn supersignojn, aŭ ne havas akuzativon ktp. Tio ne estas kialo por ŝanĝi la regulojn de Esperanto. Pri la uzo de krisigno en propra nomo eblas diskuti, sed "Wow! signalo"* (sen ligostreko) estas gramatike misa, ĉar "Wow!" ne povas esti adjektivo en Esperanto. -- Aisano 21:38, 4. Nov 2010 (UTC)

Aisano:

  • kial vi nun pridiskutas "Wow! signalo" (sen ligostreko)? Ekde longe la titolo jam estas Wow!-signalo.

Do kion vi volas fari?

  • Mi nur volis almeti la krisignon. Kial? Ĉar la originala nomo de la afero estis "Wow!" kaj oni eventuale havas pli bonan ŝancon, tion trovi, ekzemple per Google.
  • En tiu ĉi paĝo ne aperas via rimarko, kiun vi aldonis al via komento: "Bv. ne argumenti per la gramatiko de aliaj lingvoj." Neniu ĉi tie volas ŝanĝi la gramatikon, akuzativon, supersignojn aŭ ion alian .

Por mi nur temas pri nomo, kiu estas skribita en fremda lingvo. --Hans 17:07, 5. Nov 2010 (UTC)

Estimata Hans, vi pravas, ke la titolo de la artikolo estas en ordo. Do mi ne "volas fari" (= ŝanĝi) ion. Kiam hieraŭ hazarde mi legis vian komenton, ja iom frapis min via (eble ne intencita) argumento, ke Esperanto orientiĝu lau "la plimulto de la lingvoj". Tio terure malfaciligus la lingvon. Supozeble vi konsentas pri tio.
Mi lasos alian mesaĝon sur via diskutpaĝo, pro la ŝanĝo, kiun vi faris al mia. -- Aisano 21:15, 5. Nov 2010 (UTC)

financkrizo en la galaksio?[redakti fonton]

Mi nun tralegis la artikolon de Ehmann (eksteraj ligiloj 1), tekston de 28 paĝoj en angla, kun multaj detaloj, je alta scienca nivelo, tamen en bone komprenebla lingvo. Uh! Granda laboro. Mi nur elprenis la partojn, kiuj temas pri ebla enhavo aŭ informo en la signalo.

Tre interesaj estas ankaŭ la rimarkoj de Ehmann pri la mankantaj financoj je nia flanko. Sed kial ne aperis la signalo denove? Ĉu pro similaj financproblemoj ankaŭ ĉe la ETI ? Ja estus logike ripeti la mesaĝon, kiel Ehman skribas. Ŝerco eblas: Ĉu ekzistas vere mondskala, galaksi-skala financkrizo? --Hans 18:51, 21. Aŭg 2010 (UTC)

prilaborita --84.136.222.239 16:05, 4. Nov 2010 (UTC)Hans

Multa bruo pri nenio[redakti fonton]

Kiel dirus William Shakespeare: "Much Ado About Nothing" (Multa bruo pri nenio). --Dominik 17:27, 5. Nov 2010 (UTC)