Distrikto Main-Tauber
Blazono | Situo en Germanio |
---|---|
Situo en Baden-Virtembergo | |
La distrikto Main-Tauber situas en la nordoriento de la germana federacia lando Baden-Virtembergo. Ĝi norde limas kun la najbaraj federaciaj landoj Hesio kaj Bavario. Administra centro estas la pitoreska mezepoka urbo Tauberbischofsheim.
Geografia situo
La distrikto apartenas al la plej orienta parto de la mezmontaro Odenwald, la tiel nomata Bauland.
Administra divido
La distrikto konsistas el 18 komunumoj, el kiuj 11 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Urboj:
- Bad Mergentheim (22.457)
- Boxberg (7.245)
- Creglingen (4.894)
- Freudenberg (3.985)
- Grünsfeld (3.808)
- Külsheim (5.675)
- Lauda-Königshofen (15.106)
- Niederstetten (5.462)
- Tauberbischofsheim (13.312)
- Weikersheim (7.584)
- Wertheim (24.365)
Neurbaj komunumoj:
- Ahorn (2.312)
- Assamstadt (2.090)
- Großrinderfeld (4.083)
- Igersheim (5.633)
- Königheim (3.282)
- Werbach (3.570)
- Wittighausen (1.716)