Distrikto Moravia Ostrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la politika distrikto Moravia Ostrava

Politika distrikto Moravia Ostrava estiĝis en Moravio en la jaro 1900 kaj ĝi ensumigis la tutan ĝisnunan juĝan distrikton Moravia Ostrava. Ties teritorion kreis municipoj inter riveroj Odra kaj Ostravice. La distrikto havis areon 99,37 km², kaj krome 37,5 % de hodiaŭa teritorio de la statuta urbo Ostrava apartenis al ĝi ankaŭ municipo Krmelín kaj katastra teritorio de Stará Ves nad Ondřejnicí (parto de samnomata municipo). Sur la nordokcidenta limo ĝi tiam najbaris kun Prusia Silezio. La centro fariĝis urbo Moravia Ostrava, kiu la 1-an de januaro 1924 disvastiĝis per aligo de Přívoz, Mariánské Hory, Vítkovice, Hrabůvka, Nová Ves kaj Zábřeh nad Odrou (ensumigantaj tiutempe ankaŭ Hulváky), per kio estiĝis la t.n. Granda Ostrava, sed kiu eĉ plu havis nomon Moravia Ostrava.

Pereo de la politika distrikto

La 1-an de julio 1941 la urbo Moravia Ostrava estis poste disvastigita je teritorio de juĝa distrikto Silezia Ostrava (devene parto de silezia politika distrikto Frýdek), ensumiganta 7 municipojn (Silezia Ostrava, Heřmanice, Hrušov, Muglinov, Michálkovice, Radvanice kaj Kunčičky), municipojn Kunčice (el la juĝa distrikto Frýdek - devene same partoj de la politika distrikto Frýdek), Výškovice, Stará Bělá, Nová Bělá kaj Hrabová. La disvastigita Moravia Ostrava estis samtempe politika distrikto, ekde la jaro 1945 la statuta urbo. Ekde la jaro 1946 ĝi estis poste alinomita je Ostrava. La teritorion de la devena politika distrikto Moravia Ostrava kreis ekde la jaro 1941 sub nomo Moravia Ostrava - okcidento (ekde la jaro 1946 Ostrava - okcidento) denove nur la juĝa distrikto, dividita inter la politika distrikto Místek (sole municipoj Proskovice, Stará Ves nad Ondřejnicí kaj Krmelín) kaj Statuta urbo Moravia Ostrava (plimulto de la teritorio). Dum administracia reformo aprobita fare de komunistoj en la jaro 1948 poste okazis al la 1-a de februaro 1949 ankaŭ nuligo de la juĝa distrikto Ostrava-okcidento.