Divizoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri divizoroj en algebra geometrio, vidu artikolon dividanto (algebra geometrio).


En matematiko, divizoro de entjero n, ankaŭ nomata faktoro de n, estas entjero kiu dividas entjeron n sen laso de resto.

Ekzemple, 7 estas faktoro de 42 ĉar 42/7 = 6. Oni ankaŭ diras ke "42 estas dividebla per 7" aŭ "7 dividas je 42". Kutima skribado estas 7 | 42. Ĉiuj pozitivaj divizoroj de 42 estas 1, 2, 3, 6, 7, 14, 21, 42.

Ĝenerale, veras m|n por entjeroj m kaj n se kaj nur se ekzistas entjero k tia ke n = km. Tial, faktoroj povas esti negativa kaj pozitiva. 1 kaj −1 estas faktoroj de ĉiu entjero, ĉiu entjero estas faktoro de si, kaj ĉiu entjero estas faktoro de 0, 0 estas faktoro nur de 0 (vidi ankaŭ artikolon divido per nul). Entjeroj divideblaj per 2 estas nomataj kiel paraj kaj ĉiuj aliaj entjeroj estas nomataj kiel neparaj.

Faktoro de n kio estas ne 1, −1, n aŭ −n estas ne-bagatela divizoro. Entjero kun ne-bagatelaj divizoroj estas malprimo. Primo ne havas ne-bagatelajn divizoro.

Vidu ankaŭ