Do Rzeczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Do Rzeczy (latine: ad rem) – pola konservativa-liberala semajnrevuo de opinio eldonata en Varsovio de 2013. De la komenco ĝia ĉefredaktoro estas Paweł Lisicki, kaj anstataŭantoj Piotr Gabryel kaj Piotr Zychowicz. Eldonisto estas kompanio Orle Pióro (Agla Plumo).

De 2013 la redakcio atribuas premion "Memor-Gardanto" en kategorioj "Institucio", "Mecenaso" kaj "Kreanto".

De januaro 2020 la eldonkvanto de ĝia presata semajna versio estis ĉ. 69 mil ekzempleroj. Marte limigita al ĉ. 59 mil, ĉefe pro la kronviruso. Nombro de vendata revuo estis preskaŭ 29 mil semajne.

Karaktero de la revuo[redakti | redakti fonton]

La revuo havas konservativan-liberalan karakteron , apogantan kristanan tradicion kaj ekonomian liberon. Slogano promocianta la revuon estis: Ne estas konsento por silenti.

Aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

Plejparte publikigas ĵurnalistoj, i.a. Paweł Lisicki, Cezary Gmyz, Piotr Semka, Rafał Ziemkiewicz, Piotr Gociek, Piotr Gabryel, Waldemar Łysiak, Piotr Gursztyn, Sławomir Cenckiewicz, Piotr Gontarczyk, Sławomir Koper, Marcin Wolski, Tomasz Wróblewski kaj aliaj. Pli frue publikigis ankaŭ Bronisław Wildstein (foiris marte 2015) kaj Andrzej Nowak (foiris aŭguste 2023).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]