Dombasle-sur-Meurthe
Dombasle-sur-Meurthe [elparolu : domBAL sur Mert] estas franca komunumo en la departemento Meurthe-et-Moselle kiu troviĝas en la regiono Loreno.
Geografio
Dombasle-sur-Meurthe situas ĉe la enfluejo de la rivereto Sânon en la riveron Meurthe, je 17 km oriente de Nancio kaj 15 km okcidente de Lunéville.
Historio
- Ĉeesto de frankoj.
- Terbulo el la mezepoko malaperis antaŭnelonge.
- Post la fondiĝo, en 1873, de la fabriko Solvay [solVE], Dombasle fariĝis la ĉefa centro en la mondo por la produktado de sodo.
Dombasle estas la naskiĝ- kaj loĝloko de la verkisto Philippe Claudel.