Domo Happach (Heldburg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Happachsches Haus

La Happach-domo (germane: Happachsches Haus) troviĝas en Bad Colberg-Heldburg, Germanio. Temas pri historia trabfakaĵo monumentprotektita.

Historio[redakti | redakti fonton]

Heldburg havas ne malmultajn trabfakaĵojn dela 15-a ĝis la 20-a jarcentoj. La masiva teretaĝo de la domo nr. 1 de ĉe Häfenmarkt-bazaro estiĝis en 1605 dume la framskeletaĵo mem datumas de 1660 post kiam estis finitaj alikonstruadoj. Ĝi troviĝas en la supra antaŭurbo kiu ne malpost la mezo de la 16-a jarcento enkorpigitis en la kernan urbon. Tie tre bone lerni oni povas kiamaniere, en la kuro de la 17-a jarcento, burĝara memkonfido kaj reprezentemeco ankaŭ arkitekture prezentiĝis.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ŝtona teretaĝo kun rondarka pordo kaj sidkonzoloj klarigas pri la ekonomia bonstato de la posedanto: ĉar tiutempe ŝtonaĵoj estis karaj kaj troviĝis plinombre en najbara rezideja urbo Coburg. Sur enskribaĵo porĉiamiĝis la domposedanto Bastian Happach. Li taksas sin klera, religia kaj socie grava aldonigante du blazonojn al tiu aserto. Krome deziratas enskribe ankaŭ prospera estonteco por li kaj la tuta idaro.

La fasado estas modela por riĉaj ornamtrabfakaĵoj de la 2-a duono de la 17-a jarcento kaj en la regiono de la Supra Majno kaj Suda Turingio. Plenigas la gablon reto egala de figuroj, romboj krucigitaj, andreaj krucoj, simplaj krucoj, cirkloj kun krucoj ktp. La kradoj framskeletŝajnaj hodiaŭ ne plu permesas centprocentan identigon de la konstrutenantaj lignaĵoj inter la nuraj ornamaj. Interesaj estas eble ankaŭ la kapoj de ridetantaj anĝeloj kiuj eble faritis laŭ modeloj de knaboj de la urboj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Prie sur turisma paĝaro Arkivigite je 2016-08-28 per la retarkivo Wayback Machine