Domo de la gildoj (Erfurt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Gildehaus en Erfurto.
La baroka kastelo en la korto.
Figuro de la porinfana televidkanalo KiKA, rigardanta la domon de vide al vide.

La Domo de la gildoj (germane: GildehausHaus zum Stötzel) estas unu el la belaj konstruaĵoj de sur la Fiŝbazar-placo en la urbocentro de Erfurto (Fischmarkt nr. 14-16), tuj apudante la 300 jarojn pli malnovan domon Zum Breiten Herd.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1892/93 estis konstruita laŭ novrenesanca stilo la post la ekposedo far la Ĉambroj de la metioj nomita Domo de la Gildoj. La planojn faris la arkitekto Carl Frühling. Madono sur lunarko tenas Jesuon: memorigo al la jaroj, kiam pro testamento la jezuitoj ekhavis la domon. Ekde 1609 ĝin posedis la protestanta familio Dutzenrodt.

Fasado[redakti | redakti fonton]

Merkuro simboligas la komercon, virina alegorio la artmetion. Sur reliefoj de Adalbert Deutschmann estas prezentitaj alegorie la kvar virtoj laŭ Platono: justeco, prudenteco, braveco kaj modesteco.

En la proksimeco[redakti | redakti fonton]

Proksime estas bronza kopio de la urbokerno kun informoj ankaŭ en brajla skribo. Malantaŭ ĝi staras giganta blanka pantranĉo: Bernd das Brot, ŝatata figuro de la porinfana televidkanalo KiKA, kies sidejo estas en la ĉefurbo turingia.

Ĉe la rando de bierĝardeno malantaŭ la domo, alirebla tra belega pordego farita el forĝita fero, troviĝas kasteleto el la 1727-a jaro. Ĝin faris la brunsviga legato Christoph Schulze. Nur en 1734 la kastelo unuiĝis kun la najbara domo, kiam la dinastio von Münchhausen el Herrengosserstedt aĉetis la tutan komplekson. Dum la Kongreso erfurta loĝis en la kastelo Frederiko Aŭgusto la 1-a de Saksio; Napoleono Bonaparte vizitis lin tie ĉi kun siaj marŝaloj. La kasteleto servis poste al la erfurtanoj kiel dancejo, ĝis la komenco de la 20-a jc.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057
  • Hermann H. Saitz: Erfurt zu Fuß, 5-a eldono, Erfurt 2010
  • Gerd Schöneburg: Erfurt. Führer durch die historische Altstadt, 4-a eldono, Erfurt 2009
  • Ulrich Seidel: Erfurt: Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2004, ISBN 3897027607
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]