Domokos Derzsy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

DERZSY Domokos (derĵi) estis hungara bestkuracisto, mikrobiologo. Li naskiĝis en Felsőboldogfalva la 8-an de decembro 1914 kaj mortis en Budapeŝto la 5-a de aŭgusto 1975.

Biografio

Derzsy finis la universitaton en Budapeŝto en 1939 kaj li doktoriĝis en 1940. En 1941 oni nomumis lin al la Instituto de Bestsanafero en Koloĵvaro, kaj de tie en 1944 li venis Budapeŝton al la Landa Bestsanafera Instituto, pli poste al Békéscsaba. En 1950 li iĝis scienca kunlaboranto de la Bestkuracscienca Instituto de la MTA, ekde 1957 ĝia scienca sekciestro. Ekde 1967 li estis ĝis sia morto la direktoro de la instituto.

Premioj, distingoj

  • Orkrona insigno de Agrártudományi Egyesület (1963) kaj Hutyra Ferenc-memormedalo.

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon