Domokos Derzsy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

DERZSY Domokos (derĵi domokoŝ) estis hungara bestokuracisto, mikrobiologo. Li naskiĝis en Felsőboldogfalva la 8-an de decembro 1914 kaj mortis en Budapeŝto la 5-a de aŭgusto 1975.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Derzsy maturiĝis en Sárospatak en 1933 kaj finis la universitaton en Budapeŝto en 1939, fine li doktoriĝis en 1940. En 1941 oni nomumis lin al la Instituto de Bestsanafero en Koloĵvaro, kaj de tie en 1944 li venis Budapeŝton al la Landa Bestsanafera Instituto, pli poste al Békéscsaba. En 1950 li iĝis scienca kunlaboranto de la Bestkuracscienca Instituto de la Hungara Scienca Akademio, ekde 1957 ĝia scienca sekciestro. Ekde 1967 li estis ĝis sia morto la direktoro de la instituto. Li kandidatiĝis en 1961, doktoriĝis en 1974 antaŭ la Akademio. Li edziĝis en 1941, lia edzino naskis du filojn en 1942 kaj 1944.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Orkrona insigno de Agrártudományi Egyesület (1963) kaj Hutyra Ferenc-memormedalo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]