Domokos Vári

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Domokos VÁRI estis rumania hungara poeto. Li naskiĝis en Siménfalva la 16-an de aŭgusto 1886 kaj mortis la 8-an de decembro 1955 en Sânpaul (Mărtiniș).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Domokos Vári akiris diplomon de unitariisma pastro en 1916 en Koloĵvaro, Li debutis en Lókod, poste estis pastro de 1930 en Sânpaul (Mărtiniș) ĝis sia morto. Liaj poemoj regule apris en Unitárius Közlöny.

Poemvolumoj[redakti | redakti fonton]

  • Lélekharangok (Székelyudvarhely 1927); Vallomások (samloke, 1928).

Fonto[redakti | redakti fonton]