Dordrecht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Dordrecht

Dordrecht (prononcata "Dordreĥt"; neformale: Dordt) estas Nederlanda urbo kaj komunumo en la provinco Suda Holando (Zuid-Holland). La urbo situas je la loko kie la rivero Merwede forkiĝas je la riveroj Noord kaj Oude Maas. Ĝi havas 120 100 loĝantojn (2003).

Historio

La originala nomo de Dordrecht estas Thuredrith. Tio signifas: travadebla loko en rivero Thure.

La Holanda grafo Vilhelmo la 1-a donis al Dordrecht urbajn rajtojn en 1220. Pro tio Dordrecht konsideriĝas la plej malnova urbo en Holando.

La urbo estiĝis apud malgranda rivero en torfmarĉoj. En 1421 estis granda fluso, la tiel nomata Fluso de Sankta Elisabeta, kiu enakvigis grandajn partojn de la regiono. Pro tio Dordrecht ekde tiam kuŝas sur insulo, ĉirkaŭita de riveroj. Pro sia strategia situo la urbo disvolviĝis je grava transŝarĝejo. En 1299 ĝi akiris transŝarĝan monopolon. Dordrecht komercis ĉefe vinon, lignon kaj grenon.

En 1572 la holandaj Statoj (parlamento) por la unua fojo meminiciate kunvenis en Dordrecht. Reprezentantoj de ĉiuj holandaj urboj deklaris ribelon kontraŭ ilia estro, reĝo Filipo la 2-a de Hispanio kaj donis apogon al princo Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau. De 1618 ghis 1619 okazis en Dordrecht, reformacia gravejo, la tielnomata Sinodo de Dordrecht, dum kiu diverspecaj protestantoj interdebatis kaj oni decidis pri nova poste influhava traduko de la Biblio.

Dum la 18-a jarcento Roterdamo transprenis la gravan komercan rolon de Dordrecht.

Esperanto en Dordrecht

Estas Dr. L. L. Zamenhoflaan (aleo) en la urbo (vidu Listo de ZEO-j en Eŭropo)

En Dordrecht mortis la esperantistino M. C. J. van der Graaf.

Ŝablono:Komunumoj de Suda Holando